Astioĥo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Neoptolemo mortigas Eŭripilon, sur nigr-figura anforo de Antimena pentristo (ĉ. 510 a.K.). La patrino de tiu ĉi lasta, Astioĥo, estis subaĉetita de Reĝo Priamo por ke ŝi konvinku la junulon partopreni la militon.

Astioĥo, AstioĥioAstioko (el la greka Ἀστυόχη, «urboposedanto»[1]) estis princino de Trojo, filino de Reĝo Laomedono kaj de la nimfo Strimo, PlakioLeŭkipo[2]. Ŝia nomo memorigas tiun, de la troja nimfo kies edziniĝo al Eriĥtonio pravigis la regadon de la dardana dinastio sur Troado.

Ŝi edziniĝis al la heraklido Telefo kaj havis kun li filojn nomiĝintajn Eŭripilo, Tarkono kaj Tirseno. Tamen, alternativa versio konsideras ŝin filino de Priamo kaj edzino, anstataŭ patrino, de Eŭripilo. La reĝo de Trojo subaĉetis ŝin per ora vinberujo[3], por ke ŝi konvinku Eŭripilon partopreni la Trojan militon kun armeo de misianoj kaj ceteanoj[4]. Tion ŝi bedaŭros, ĉar la junulo trovis morton dumbatale[5], fare de Neoptolemo, la filo de Aĥilo.

Post la malvenko de Trojo, oni sklavigis ŝin[6], kune kun ŝiaj fratinoj Etilo kaj Medesikasto[7]. En klopodo forfuĝi el sklava vivo en Grekio, ili profitis ke la ŝipoj per kiuj ili veladis haltis en Italio, proksime al rivero Naveto[8], kaj bruligis ilin, devigante la aĥajojn setleĝi en tiu ĉi loko[2]. Pro tio, Astioĥo kaj siaj fratinoj ricevis la grupan nomon Naŭprestidoj[9].

Plia informo pri Astioĥo kiel filino de Priamo en la artikolo Laodico.

Aliaj roluloj same nomiĝintaj[redakti | redakti fonton]

Krom ties, de la antaŭe priskribita, Astioĥo (Ἀστυόχη) estis ankaŭ la nomo de la jenaj rolulinoj de la helena mitologio:

  1. Filino de la riverdio Simoizo[10]. Ŝi estis najado de akvofonto proksima al Trojo kaj edziniĝis al Eriĥtonio, kiu pravigis sian regadon sur Dardanio per tiu rita geedziĝo kun la filino de la loka rivero. La filo de ambaŭ, Troso, iĝis reĝo de Iliono, la urbo kiun li mem nomigis Trojo[11].
Idaro de Niobo, pentraĵo de Jacques-Louis David (1772). Astioĥo kaj siaj gefratoj, krom Klorizo, estis murditaj fare de Apolono kaj Artemiso en venĝo pro la orgojlo de ilia patrino.
.
  1. Unu el la niobidoj, la idaro de Reĝo Amfiono de Tebo kaj de Niobo, filino de Tantalo. Pro tio, ke ŝia patrino orgojle primokadis Leton, ĉar ŝi nur naskis du gefilojn dum Niobo havis multnombran idaron, Artemiso mortigis per siaj sagoj Astioĥon kaj siajn fratinojn, dum Apolono agis same kun la fratoj[12]. Ŝi estis la patrino de Krisipo[13], kun Pelopso, ŝia frato, amiko aŭ amanto laŭ la diversaj versioj[14].
  2. Filino de Atreo kaj Eropo[15], do fratino de Agamemno kaj Menelao[16]. Kelkaj versioj konsideras ŝin, tamen, filino de Plisteno, kun Eropo. Ŝi edziniĝis al Strofio, reĝo de Focido, kun kiu ŝi estis patrino de Pilado, la elkora amiko de Oresto[17]. Tamen, pliaj versioj nomas ŝin Anaksibio[18]Kidragoro[19], kaj aliaj mencias ŝin kiel edzino de Nestoro, reĝo de Piloso[20]. Astioĥo aperas en la mitaro ĉefe ĉar ŝi sukcesis savi Oreston el murdo fare de Egisto, ĉar Elektro konfidis lin al ŝi kiam Oresto ankoraŭ estis bebo.
  3. Filino de Filaso, reĝo de Efiro, en Tesprotio. Kiam Heraklo konkeris tiun ĉi urbon, li seksperfortis ŝin, el kio naskiĝis filo nomiĝinta Tlepolemo[21]. Li estis unu el la svatigantoj de Heleno kaj partoprenis la Trojan militon ĉe la aĥaja flanko[22][23]. Tamen, kelkaj versioj asertas ke la patrino de Tlepolemo estis Astidamio[24].
  4. Filino de Aktoro kaj patrino de Askalafo kaj Jalmeno, el ŝia rilato al Areso[25]. Ŝiaj filoj aliĝis la ekspedicion de la argonaŭtoj[26], estis du el la svatiĝantoj pri Heleno kaj partoprenis la Trojan militon ĉe la aĥaja flanko[27].
  5. Edzino de Filako, kaj patrino kun li de Protesilao kaj Podarko[28]. Tamen, la du fratoj ankaŭ estas menciitaj kiel nepoj, anstataŭ filoj, de Filako, per sia filo Ifiklo. Laŭ ĉi tiu versio, Astioĥo estis do, la edzino de Ifiklo[29].
  6. Virino el Tebo kies filo Penteo estis murdita en embusko fare de Tideo dum la milito de la Sep kontraŭ Tebo[30]. Ĉar kelkaj mitologiistoj konfuzas sian filon kun la samnoma reĝo de Tebo, oftas identigo de tiu Astioĥo al Agavo.
  7. Filino de Itilo kaj ebla patrino de Ajakso[31].
  8. Edzino de Mecisteo kaj patrino, kun li, de Eŭrjalo[32].

Astioĥo (Ἀστυόχος) estis ankaŭ la nomo de filo de Eolo kaj Kiano[33]. Li heredis el sia patro la insulon Lipari, unu el la Liparaj insuloj, kiun li nomigis Eolio honore al sia patro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Robert Graves. The Greek Myths.
  2. 2,0 2,1 Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.3.
  3. Eŭstatio. Pri Homero, paĝ. 1697.
  4. Diktiso el Kreto, Kroniko de la Troja milito, 2.5.
  5. Kinto el Smirno. Malvenko de Trojo, 6.135 kaj sekv.
  6. Johano Tzetzes. Pri Likofrono, 921.
  7. Ili aperas en la Epitomo de Pseŭdo-Apolodoro, tamen la Mitologia biblioteko ne mencias ilin.
  8. Strabo. Geographica, 6.1.12. Tiu verkisto nomas la riveron Neeto, kies etimologio eble devenas el néas aíthein, «bruligi la ŝiparon».
  9. Pseŭdo-Apolodoro. Epitomo, 6.15.c.
  10. Jonaho Tzetzes. Pri Likofrono, 29.
  11. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.12.2.
  12. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.5.6.
  13. Skolio pri Olimpiaj odoj de Pindaro, 1.144.
  14. François Noël. Dictionnaire Universel de la Fable et de la Mythologie.
  15. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 2.29.4.
  16. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 3.2.1.
  17. Pseŭdo-Apolodoro. Epitomo, 3.12.
  18. Heziodo. Virinkatalogo, 69 (angle).
  19. Skolio pri Oresto, de Eŭripido, 33.
  20. Higeno. Fabulae, 157 kaj 119 (angle).
  21. Homero. Iliado, 2.653 kaj sekv.
  22. Pseŭdo-Apolodoro. Mitologia biblioteko, 2.7.6. kaj Epitomo, 3.13.
  23. Higeno. Fabulae, 162.
  24. Skolio pri Olimpiaj odoj de Pindaro, 7.42.
  25. Homero. Iliado, 2.511 kaj sekv.
  26. Paŭzanio. Priskribo de Grekio, 9.37.7.
  27. Homero. Iliado, 512.
  28. Eŭstacio el Tesaloniko. Pri Iliado, 323.41.
  29. Homero. Iliado, 2.705 kaj 13.698.
  30. Statio. Tebaida, 170.
  31. Johano Tzetzes. Homeraj alegorioj, antaŭparolo, 545.
  32. Johano Tzetzes. Homeraj alegorioj, antaŭparolo, 562.
  33. Diodoro Sicila. Historia biblioteko, 5.8.1-2.