Astrid Meyer-Schubert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Astrid Meyer-Schubert
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1955 (1955-11-30) (63-jara)
en Holzminden
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Libera Universitato Berlino
Profesio
Profesio filozofo
Information icon.svg
vdr
Antaŭnaskiĝa evoluo: Meyer-Schubert en siaj filozofiaĵoj ofte okupiĝas pri la antaŭnaskiĝa infano kaj ĝia karakteriĝo dume

Astrid MEYER-SCHUBERT (naskiĝinta en 1956 en Holzminden) estas germana kulturfilozofino vivanta nun en Vieno.

Trejnado kaj docentado[redakti | redakti fonton]

Meyer-Schubert studis ĉe la Libera Universitato Berlino filozofion, religisciencon kaj historion kaj magistriĝis en la jaro 1984. Krome ŝi laboris kiel religiscienca docentadkomisiitino ĉe la menciita berlina altlernejo. En 1991 ŝi doktoriĝis skribinte kaj defendinte la disertacion Mutterschoßsehnsucht und Geburtsverweigerung. Zu Schellings früher Philosophie und dem frühromantischen Salondenken. Ŝia doktoriginto estis la berlina religiscienculo Klaus Heinrich. Dum la jaroj 2001-2003 ŝi docentis pri la t.n. Germana ideismo (=la klasika germana filozofio inter 1781 kaj 1831) kaj la Frua romantikismo (periodo inter 1795/98 kaj 1804) kadre de klerigprogramaro organizita fare de la Universitato de Bukareŝto. Ŝi translokiĝis al Vieno, kie ŝi vivas daŭre kiel liberprofesia publicistino, eventorganizantino kaj aŭtorino.

Ŝiaj temarfokusoj publikigaj kaj instruaj jenas:

  • la antaŭnaskiĝa infano, ĝia karakteriĝo en la sino de la patrino kaj ties efektoj je la posta vivo[1]
  • kritiko de la malŝatigo de la intelekto/menso-konceptaĵo en la nun superreganta scienca mondkonceptaro kaj la sevke pligrandiĝanta identecperdo de la eŭropano

En la kuro de la jaroj ŝi pli kaj pli orientiĝis pri kristanismaj mondkonceptoj. Tie ŝi serĉadas novajn vojon de perado inter kristanisme influegita eŭropa kulturo kaj sekularisma mondo, kie kristanismo ofte flankenŝovatas. Meyer-Schubert okupiĝas ankaŭ pri diversaj modeloj virinvivaj el kristana vidpunkto. Por ŝi la kristana modelo evidentiĝas la plej natura.[2]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Mutterschoßsehnsucht und Geburtsverweigerung. Zu Schellings früher Philosophie und dem frühromantischen Salondenken, Wien 1992. ISBN 3-900767-98-X
  • Über das Leiden des Menschen am Menschen, Traktat. Berlin 2003. ISBN 3-8280-1942-0
  • (kiel eldoninto) Mein erstes Universum. Welt und Würde des vorgeburtlichen Kindes, Be&Be Verlag Heiligenkreuz 2015. ISBN 978-3-902694-81-2
  • Der Zeit voraus. Zur Belebung der christlich-europäischen Kultur, Fromm Verlag 2017. ISBN 978-3-8416-0691-4
  • Philosophie des Anfangs. Auf dem Weg zur christlichen Geburt, Bernardus-Verlag, Abtei Mariawald 2019, kun eta libroprezento, ISBN-13: 9783810703125, 121 paĝoj.

Artikoloj sciencaj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • "Denken und Technik. Zur Geschlechtlichkeit der Reflexion bei Heidegger", en: Heidegger – Technik-Ethik-Politik. Eldonis R. Margreiter/K.Leidlmeir, Würzburg 1991. ISBN 3-88479-607-0
  • "Weibliche Identität und fetales Selbst. Zum Verhältnis von Mutter und Fetus", en: Zeitschrift für Pränatalpsychologie und -medizin, Heidelberg 1993. ISSN 0943-5417
  • "Das weibliche Gewissen. Zum Problem der Ungeschichtlichkeit des Mutterbildes", en: Rationalität, Gefühl und Liebe im Geschlechterverhältnis. Eldonis Charlotte Annerl, Ursula kaj Werner Ernst. Pfaffenweiler 1995. ISBN 3-8255-0071-3
  • "Schopenhauer und die Hexe – Idee und Wille", en: Ethik und Vernunft. Schopenhauer in unserer Zeit. Eldonis Wolfgang Schirmacher. Wien 1995. ISBN 3-85165-023-9
  • "Gebären und Geboren werden. Anthropologie aus weiblicher Sicht", en: Zur Auffälligkeit des Leibes. Eldonis Akashe Böhme. Frankfurt 1995. ISBN 3-518-11734-3
  • "Rhetorik in ihrer weiblichen Geschlechtsspezifik. Die feministische Linguistik", en: Temeswarer Beiträge zur Germanistik, vol 3. Eldonis R. Nubert. Temeswar 2001. ISBN 973-585-353-1
  • "Europa und das Christentum. Wozu braucht Europa Gott?", en: Die Neue Ordnung. Fondita de Laurentius Siemer OP kaj Eberhard Welty OP. Eldonis Institut für Gesellschaftswissenschaften Walbeberg e.V., 67-a jarkolekto/kajero 5, 2016, p. 341-353 ISSN 0932-7665; recenzo fare Werner Olles ĉe Einsicht 1/2018
  • "Psychoanalytische Beichte. Die Frage der Schuld", en: Die Neue Ordnung. Fondita de Laurentius Siemer OP kaj Eberhard Welty OP. Eldonis Institut für Gesellschaftswissenschaften Walbeberg e.V., 67-a jarkolekto/kajero 1, 2013, p.53-62, ISSN 0932-7665
  • "Welt und Würde des vorgeburtlichen Kindes", en: Die Neue Ordnung, 4/2014, p. 287-293, ISSN 09 32-7665.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kp. prezentotekston de la de ŝi eldonita konferenclibro Mein erstes Universum: Es handelt sich hier um einen Bereich, der von Seiten der wissenschaftlichen und gesellschaftlichen Rationalität vergessen wird. Demgegenüber bezeugt die Bereitschaft, das vorgeburtliche Kind als ein lernendes und fühlendes Wesen ernst zu nehmen, einen weiteren Zivilisationsschritt in der Entwicklung der Menschheit. Um dem vorgeburtlichen Kind gerecht zu werden, ist die Zusammenarbeit von Philosophie, Theologie, Psychologie, Medizin und Kunstwissenschaft erforderlich. Da der Mensch ab der Zeugung Mensch ist, unterliegt auch der vorgeburtliche Lebensbereich der menschlichen Würde. - relegeblo sur la retpaĝaro de la Abatejo de Heiligenkreuz
  2. Kp. komenton pri prelego farita en decembro 2010: Die Philosophin Astrid Meyer-Schubert sieht in einem Vergleich zwischen den derzeit angebotenen verschiedenen Frauenmodellen in Europa die Selbstbestimmung der Frau im Christentum am besten grundgelegt, 'am gegebensten', an.Wie sie in einem Vortrag am Institut für Ehe und Familie (IEF) in Wien ausführte, wird diese Aufwertung der Frau vor allem durch eine 'Vergeistigung der Mutterschaft' erzielt, eine Neugewichtung des Geistwesens Mann-Frau, bezugnehmend auf die initiierende Wirkung Marias im Neuen Testament. Meyer-Schubert verglich in ihrem Vortrag weiters die Frauenbilder der gemäßigt bürgerlichen und der radikalen autonomen Frauenbewegung, das moderne westliche Frauenbild sowie das Frauenbild des Islam. In der heutigen westlichen Gesellschaft ortet sie vor allem eine Gefahr für die Frau durch 'Egomanie', eine 'Ich-Fessel', durch die sie durch medial vermittelte Ideale wie 'ewige Schönheit und Jugend leicht manipulierbar wird. Der Islam versuche wiederum gegenüber dem Westen – dessen religiöses Vakuum er auszufüllen versucht – die muslimische Frau als selbstbewußtes und gleichberechtigtes, gleichzeitig religiös erfülltes Modell herauszustellen. - Surreta eldono de la fakgazeto Katholisches. Magazin für Kirche und Kultur, 28-a de decembro 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]