Astrofotografio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La granda nebulozo de Oriono estas tre ŝatata de la astrofotistoj.

La astrofotografio (mallongigita en astrofoto) estas fako de la astronomio kaj de la fotarto, kiu konsistas en la fotado de ĉielaj objektoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

19-a jarcento[redakti | redakti fonton]

La astronomio estis unu el la unuaj fakoj, kiu ekkomprenis la sciencan intereson de la fotografio ekde la invento de la dagerotipio : En 1839, François Arago, astronomo direktoro pri la observadoj ĉe la Observatorio de Parizo proponis al la ĉambro de la deputitoj aĉeti la procedon de Louis Daguerre por fari ĝin disponeba por Francio kaj Mondo.[1]

La unua kreditita astrofotografio estas dagerotipo de la Luno fare de la britdevena usona fotisto John William Draper la 23-an de marto 1840[2] ; la unua fotografio de stelo estis tiu de Vego (alfo Lira) fare de William Cranch Bond kaj John Adams Whipple dum la nokton de la 16-a ĝis la 17-a de julio 1850 per la refraktoro de la observatorio de la Universitato Harvard.

La unua fotografio de la nebulozo de Oriono fare de Henry Draper 1880.

La unua fotita objekto de la profunda ĉielo estis la nebulozo de Oriono (M42), la 30-an de septembro 1880 fare de Henry Draper (filo de John William Draper) per instrumento de 28 cm de diametro.

La 24-an de junio 1881, fotoj montranta ambaŭe la kernon kaj la voston de la Granda Kometo C/1881 K1 estis farita de Henry Draper kaj Andrew Common. Kelkaj tagoj pli malfrue, Jules Janssen fotis la saman kometon elde la situejo de Meudon de la Observatorio de Parizo per teleskopo de 51 cm kun ekspono de 30 minutoj.[3]

Je sama epoko, en Britio, Andrew Common fotis la nebulozon de Oriono la 28-an de februaro 1883 elde sia observatorio de Ealing, proksime de Londono. Tiu fotografio, kiu montris pli da detaloj, ol tiuj, kiun la homa okulo povas percepti, rezultas de ekspono de 60 minutoj per neŭtona teleskopo de 91 cm. Common ricevis pro tio la Oran Medalon de la Reĝa Astronomia Societo en 1884.

En Francio, sub la influo de la fratoj Paul kaj Prosper Henry,[4] la 56 anoj de la Internacia Kongreso de Astronomio, kiu okazis en Parizo en aprilo 1887, decidis krei la Carte du Ciel (Mapo de la Ĉielo). Al tiu tasko, komencita en 1889, partoprenis 18 observatorioj tra la mondo. La projekto kovris la preskaŭ tutan ĉielon en sesdeko da jaroj kaj oficiale finis en 1970.

Ekde la 20-a jarcento[redakti | redakti fonton]

En 1909 ekfuncias la teleskopo de 1,52 m (60 coloj) de la Observatorio de Monto Wilson. Provizita per novtipaj fotografiaj platoj, ĝi kapablis foti stelojn centoble pli malhelaj ol antaŭ, kun eksponperiodo de deko da horoj disdonitaj sur pluraj noktoj. En 1918, alia teleskopo de 2,54 m (100 coloj) estis instalita en la sama observatorio. Ambaŭ instrumentoj, tiam plej potencaj en la mondo, permesis pruvi ke la tiam tiel nomataj "spiralaj nebulozoj" estis fakte galaksioj eksteraj de nia Lakta Vojo. Per tiaj teleskopoj, Edwin Hubble pruvis tion, malkovrinte cefeidojn en la Andromeda Galaksio (M31), la Galaksio de la Triangulo (M33) kaj la Galaksio de Barnard (NGC 6822).

En 1949 en la Observatorio de la Monto Palomar, estis instalitaj du revoluciaj instrumentoj : la Teleskopo Hale de 5,08 metroj kaj la Schmidt-teleskopo Samuel Oschin de 1,22 metroj, fama pro la « Palomar Observatory Sky Survey » de 1949 ĝis 1958.[5] Ili permesis, kun eksponperiodoj de nur 30 minutoj, fotografiaĵojn de tiom granda precizo, ke tiuj-ĉi estas ankoraŭ uzitaj nuntempe.

Tamen, en la 1970-aj jaroj depost la eltrovo de la ŝargkuplitaj aparatoj fare de la Laboratorio Bell en 1969, la fotaj platoj iom post iom malaperis ĉe la profesiaj observatorioj.

Kategorio[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]