Asturio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Princlando Asturio
hispane: Principado de Asturias
asturie: Principáu d'Asturies
aŭtonoma komunumo
'Oficiala nomo: 'Princlando Asturio
Ŝtato Hispanio Hispanio
Regiono Asturio
Najbaras kun
Situo Oviedo
 - alteco 336 m s. m.
Ĉefurbo Oviedo
 - koordinatoj 43° 19′ 00″ N 06° 00′ 00″ U / 43.31667 °N, 6.00000 °U / 43.31667; -6.00000 (mapo)
Areo 10,603 km² (1 060,3 ha)
Loĝantaro 1,076,896 (2007)
Denseco 0,1 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
ISO 3166-2:ES ES-AS
Situo de Oviedo enkadre de Hispanio
Situo de Oviedo enkadre de Hispanio
Situo de Oviedo enkadre de Hispanio
Situo de Asturio enkadre de Hispanio
Situo de Asturio enkadre de Hispanio
Situo de Asturio enkadre de Hispanio
Vikimedia Komunejo: Asturias
Retpaĝo: Registaro de Asturio

Princlando Asturio (10.565 km2) havas proksimume 1.000.000 loĝantojn. Ĝi konsistas el nur unu provinco, Asturio. La ĉefurbo estas Oviedo (asturie UvieoUviéu), kun 200 000 loĝantoj. La ĉefa urbo laŭ loĝantoj tamen estas Ĥiĥono (hispane Gijón [ĥiĥon'], asturie Xixón [ŝiŝon'] kun 270 000 homoj. Aliaj gravaj urboj estas Avileso (Avilés), Luarko (Luarca), Ribadesejo (Ribadesella), Llaneso (Llanes), Langreo kaj Mjereso (Mieres).

La oficiala lingvo estas la hispana. Krome, ĝi estas unu el la lokoj kie oni parolas la asturian lingvon.

La nomo de la lando aludas antaŭromian popolon asturoj (latine, astures). La nunajn loĝantojn oni nomas "asturianoj".

Historio

Laŭ la tradicia historio de Hispanio, en Asturio ekis la Rekonkero de la lando en la forpelo de la araboj fare de la kristanaj gvidantoj, post mita batalo en Covadonga. La sinsekvo de hispanaj reĝoj komenciĝas laŭ la tradicia kalkulo per la asturaj reĝoj. La batalado poste etendiĝis al Leono kaj Kastilio, kaj Asturio perdis la centran rolon.

La regiono tre gravis ekonomie en la 19-a jarcento kaj komence de la 20-a, post la malkovro de gravaj karbominejoj kaj la fondo de siderurgia industrio. Ĝi estis unu el la luliloj de la laborista movado en Hispanio. En 1934, tie okazis la plej grava punkto de revolucia lukto, kiu estas de tiam konata kiel revolucio de Asturio.

Ankaŭ okazis en Asturio la unuaj laboristaj luktoj kontraŭ la diktaturo de Franco kun la unuaj strikoj kiuj famigis la regionon internacie.

En la lastaj jaroj okazis forta ekonomia krizo en la regiono, post la fermo de multaj minejoj kaj la malpligrandigo de la industrio.

En 1982 estis aprobita la leĝo donanta aŭtonomecon al la regiono.

Vidindaĵoj

Asturio posedas tre riĉan naturon el turisma vidpunkto. Ĝi situas apud la maro kaj samtempe havas altajn montarojn. Parto de la montaro estas protektita, sub la nomo Nacia Parko Picos de Europa. Aliaj protektitaj naturlokoj estas Somiedo kaj Muniellos.

La monumentoj plej vizitataj estas la antaŭromanikaj kirkoj ĉirkaŭ Oviedo, parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO.

Eksteraj ligiloj

greke Fotografaĵoj de la naturo, faŭno kaj flaŭro de Asturio greke http://www.ine.es greke Aŭtonoma registaro de Asturio greke Astura Esperanto-Asocio