Atakamito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atakamito el Monto Gunson, Suda Aŭstralio.

Atakamito estas kupra halida mineralo: nome kupro(II) klorida hidroksido kun formulo Cu2Cl(OH)3.

Ĝi estis unuafoje priskribita el kuŝejoj de la Atakama-Dezerto de Ĉilio en 1801.[1]

Atakamito estas kompare rara mineralo, formita el unuarangaj kupraj mineraloj pro la oksidiĝo aŭ ekspono al vetero en zono de aridaj klimatoj. Ĝi estis ankaŭ trovita kiel vulkana produkto el kuŝejoj de fumaroloj, kiel sulfidalteritaj produktoj en varmegaj akvoj aŭ kiel alterado de antikvaj artefaktoj el bronzo kaj el kupro.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atacamite ĉe Mindat.org [1] Alirita la 1an de Januaro 2016.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]