Atako de Entebbe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la flughavena turo kun memortabulo en 2009

La atako de Entebbeoperaco Entebbe estis sukcesa kontraŭterorista ostaĝ-sava misio efektivigita de komandoj de la Israelaj Defendaj Trupoj (IDF) ĉe la flughaveno Entebbe en Ugando la 4-an de julio 1976.

Semajnon antaŭe, la 27-an de junio, aviadilo Airbus A300 de la flugkompanio Air France kun 248 pasaĝeroj estis kaperita de du membroj de la Populara Fronto por la Liberigo de Palestino - Eksteraj Operacioj (PFLP-EO) sub ordonoj de Wadie Haddad, kaj du membroj de la Germanaj Revoluciaj Ĉeloj. La aviadilkaperistoj havis la deklaritan celon liberigi 40 palestinajn kaj aligitajn ekstremistojn malliberigitajn en Israelo kaj 13 kaptitojn en kvar aliaj landoj kontraŭ la ostaĝoj. La flugo, kiu originis de Tel-Avivo kun la celo Parizo, estis deturnita post halto en Ateno tra Bengazi al Entebbe, la ĉefa flughaveno de Ugando. La uganda registaro subtenis la aviadilkaperistojn, kaj diktatoro Idi Amin, kiu estis informita pri la aviadilkapero de la komenco, persone bonvenigis ilin. Post movado de ĉiuj ostaĝoj de la aviadilo en neuzitan flughavenan konstruaĵon, la aviadilkaperistoj apartigis ĉiujn israelanojn kaj plurajn neisraelajn judojn de la pli granda grupo kaj devigis ilin en apartan ĉambron. Dum la sekvaj du tagoj, 148 ne-israelaj ostaĝoj estis liberigitaj kaj flugitaj al Parizo. Naŭdek kvar, ĉefe israelaj, pasaĝeroj kune kun la 12-membra aviadila skipo, restis kiel ostaĝoj kaj estis minacitaj per morto.

La IDF agis laŭ informoj donitaj de la israela sekreta servo Mossad. La aviadilkaperistoj minacis mortigi la ostaĝojn se iliaj kaptitaj liberigpostuloj ne estus plenumitaj. Ĉi tiu minaco kondukis al la planado de la savoperacio. Ĉi tiuj planoj inkluzivis preparon por armita rezisto de la Uganda Armeo.

La operaco okazis nokte. Israelaj transportaj aviadiloj portis 100 komandojn pli ol 4 000 kilometrojn al Ugando por la savado. La operaco, kiu daŭris semajnon da planado, daŭris 90 minutojn. El la 106 ceteraj ostaĝoj 102 estis savitaj kaj tri mortigitaj. La alia ostaĝo estis en hospitalo kaj poste estis mortigita laŭ odono de la uganda armeo. Kvin israelaj komandanoj estis pafvunditaj, kaj unu, unuokomandanto subkolonelo Jonatan Netanjahu, estis mortigita. Netanjahu estis la pli aĝa frato de Benjamin Netanjahu, kiu poste iĝis ĉefministro de Israelo. Ĉiuj aviadilkaperistoj kaj kvardek kvin ugandaj soldatoj estis mortigitaj, kaj dek unu batalaviadiloj MiG-17 kaj MiG-21 konstruitaj en Sovetunio de la aerarmeo de Ugando estis detruitaj. Kenjaj fortoj subtenis Israelon, kaj post la operacio, Idi Amin donis ordonojn mortigi plurcent kenjanojn tiamajn estantaj en Ugando. 245 kenjanoj en Ugando estis mortigitaj kaj 3 000 sukcesis fuĝi.