Atanagildo
| Atanagildus 𐌰𐌸𐌰𐌽𐌰𐌲𐌹𐌻𐌳𐍃 (517-567) | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Bildo de Atanagildo, Reĝa Galerio de Hispanaj Reĝoj.
| |||||
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Athanagildus | ||||
| Naskiĝo | 517 en Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio | ||||
| Morto | 567 en Toledo, Kastilio-Manĉo, Hispanio | ||||
| Religio | Visigothic arianism vd | ||||
| Ŝtataneco | Reĝlando de la Visigotoj | ||||
| Familio | |||||
| Edz(in)o | Goiswintha (en) | ||||
| Infanoj | Galswintha (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | suvereno batalisto | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Atanagildo aŭ gotike:𐌰𐌸𐌰𐌽𐌰𐌲𐌹𐌻𐌳𐍃 estis visigota reĝo de Hispanio kaj Septimanio de 555 ĝis 567.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Lia origino estas obskura. Lia nomo, gote devena, konsistas el la elementoj "athns" ("unu jaro") kaj "gild" ("arĝenta monero, aŭ tributo").

Li ribelis en 551 kontraŭ la reĝo Agilo kaj akiris la subtenon de la bizanca imperiestro Justiniano, kiu provizis lin per soldatoj kontraŭ teritorioj en Hispanio.
Post periodo de maltrankvilo en la visigota regno, Atanagildo supreniris la tronon post la murdo de la reĝo Agilo ĉe Merido en marto 555. Laŭ Izidoro de Sevilo, la visigotaj militistoj "mortigis Agilo-n ĉe Merido kaj donis la regnon al Atanagildo" ĉar "la gotoj vidis, ke ili mem kaŭzas sian falon kaj timis ĉefe, ke, sub la preteksto helpi Atanagildon, la [romiaj] soldatoj invadus ilin."
Pro strategiaj kialoj, kaj eble sentante sin minacata de siaj iamaj bizancaj aliancanoj, Atanagildo establis la visigotan reĝan kortegon en Toledo, natura fortikaĵo situanta en la koro de la Iberia Duoninsulo. Laŭ Gregorio de Turo, Atanagildo "ofte batalis kontraŭ la [bizanca] armeo kaj venkis ilin plurfoje, redonante al ilia regado kelkajn el la urboj, kiujn li estis konkerinta." Tamen, la bizancanoj restis sendependaj en la sudo de la duoninsulo, en teritorio etendiĝanta elde Kadizo ĝis Valencio.
Por certigi la aliancon de la Frankoj, kaj eble timante franc-bizancan aliancon, kiu premus lian regnon, li konsentis edzinigi sian filinon Brunehilda al la merovida reĝo Sigeberto, reĝo de Aŭstrazio, kaj baldaŭ poste, donis alian el siaj filinoj, Galsvinta (540-568), al Ĉilperiko, la merovida reĝo de Neŭstrio.
|
Por la angla primezepoka esploristo Roger Collins, la regado de Atanagildo “eble estis pli grava ol niaj fontoj volas kredigi nin.”
Atanagildo mortis en 567 en Toledo; je la unua fojo ekde 484, mortojaro de reĝo Eŭriko, visigota reĝo mortis pro naturaj kaŭzoj. Liuvo sukcedis lin post kvinmonata interrego, dum kiu lia frato Leovigildo baldaŭ okupis la tronon.
Laŭ la Kroniko de la Visigotaj Reĝoj, la regado de Atanagildo daŭris inter 14 kaj 15 jarojn kaj 6 monatojn.
Lia vidvino, Gosvinta (525-589), edziniĝis al Leovigildo kelkajn jarojn poste, kiu regis kiel reĝo de la visigotoj de 568 ĝis 586.
La romia invado
[redakti | redakti fonton]Dum la konflikto kun la visigota regno, la romia armeo sendita de Justiniano transprenis grandan parton de Andaluzio. La preteksto por ilia alveno estas neklara. La brita esploristo Peter John Heather asertas, ke Jordanes implicas, ke Agilo alvokis ilin.
Izidoro de Sevilo proponas du konfliktajn rakontojn: en la sekcio pri Agilo, la gotoj ĉirkaŭ li mortigis lin pro timo "ke la romiaj soldatoj eble invadus Hispanion sub la preteksto doni helpon"; dum en la sekva sekcio Isidoro deklaras, ke Atanagildo petis Justinianon pri lia helpo, sed post kiam ili alvenis en Hispanion "li ne povis forigi ilin de la teritorio de la regno malgraŭ siaj klopodoj." xxx La angla primezepoka esploristo Roger Collins notas, ke "en ambaŭ aliaj okcidentaj intervenoj de la imperiestro Justiniano, Afriko en 533 kaj Italio en 535, li venis ŝajne por subteni la rajtojn de la legitimaj monarkoj kontraŭ la uzurpantoj", tiel konsentante kun la versio de Jordanes pri la eventoj.
Kvankam Atanagildo reakiris kelkajn urbojn, la romianoj tenis la plejparton de sia konkero, kiu estis organizita kiel la provinco Hispanio, longe post la fino de lia regado. Ne estas klare la preciza areo, kiun ĉi tiu provinco etendiĝas. John Bagnell Bury (1861-1927) deklaras, ke ĝi "konsistis el distriktoj kaj urboj okcidente kaj oriente de la Kadisa Markolo" kaj inkluzivis la urbojn Nova Kartago (Kartageno), Kordubo kaj Asidonio.
Peter Heather, kvankam konsentante, ke ĝi inkluzivis Novan Kartagon (nunan Kartaĥenon) kaj Asidonio, dubas pri Kordubo, kaj certas, ke Malago kaj Sagunto estis inkluzivitaj. Collins konsentas, ke Kordubo ne venis sub romian kontrolon, nek la valo Gvadalkiviro, deklarante, ke iliaj ĉefaj fortikaĵoj estis Medina-Sidonio, Malago kaj Nova Kartago.[1]
Omaĝoj
[redakti | redakti fonton]En Hispanio, pluraj stratoj portas lian nomon (Calle del Rey Atanagildo), precipe en Madrido kaj Merido.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]| Antaŭe: | Atanagildo | Poste: |
|---|---|---|
| Agilo la 1-a (549-554) | 554 - 567 | Liuvo la 1-a (567-573) Leovigildo (569-586 |

