Atari 7800

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atari 7800 estis la nomo de ludkonzolo far firmao Atari. La konzolon projektis firmao General Computer kaj ĝi estis reen kongrua al Atari 2600. Atari 7800 estis lanĉita en junio 1984. Vidiga sistemo de la konzolo povis prilabori ĝis 100 sprajtoj samtempe (tiutempe neatingebla rezulto). Tamen sonsistemo estis arkaika kaj por solvi la problemon estis fabrikata speciala kartoĉo kun enmuntita sonĉipo Pokey. Atari 7800 havis eblon modifiĝi ĝis plenrajta persona komputilo - per uzo de en-/el-interfacoj al ĝi eblas komuti klavaron, diskilon, printilon ka. Al la konzolo estis fabrikita memorkartoĉo kun baterioj. La kartoĉo estis uzata por fiksi tabelon de rezultoj.

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Ŝablono:Ĝermo-teknologio