Atena

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atena – helene Ἀθηνᾶ – estas la protekta diino de sia urbo Ateno, la ĉefurbo de la nuna Grekio. La templo de Atena, la Partenono, ankoraŭ staras sur la supro de la Akropolo de la moderna urbo. Antaŭe estis granda statuo de la diino Atena en la templo. Apud staras la Ereĉteum kun sia kariatidoj, alia templo dediĉita al Atena. Por protekti sia urbon kaj ŝtaton, Atena uzis la fulmofrapon kaj la ŝildon nomita la egidon (aegis, vorto kiu signifas "protektado" en la greka) de sia patro Zeŭso.

Strange, Atena ĉiam estas pura virgulino, kaj ŝi ne havis veran patrinon: Ŝi venis de la kapo de Zeŭso, post ke li formanĝis sian edzinon Metisa.

Sed oni memoras Atenan pli pro sia inteligenteco kaj saĝeco. Ŝi estis la preferata filino de sia patro. La olivarbo estas la arbo de Atena, kaj la noktuo ŝia birdo.


Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://fury.com/galleries/road_trip_2003/index-Pages/Image6.html greke http://www.nashville.gov/parthenon/index.htm greke http://www.dainst.org/index_79_en.html greke http://www.fjkluth.com/athena.html