Atena demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atena demokratio formiĝis ĉirkaŭ la 5a jarcento a.K. en la greka urboŝtato (konata kiel poliso) Ateno, konsistante el la grandurbo de Ateno kaj la ĉirkaŭa teritorio de Atiko. Ateno estas unu el la unuaj konataj demokratioj. Aliaj grekaj grandurboj starigis demokratiojn, plej sekvante la atenan modelon, sed neniuj estas tiom dokumentitaj kiel Ateno.

Ĝi estis sistemo de rekta demokratio, en kiuj partoprenantaj civitanoj voĉdonis rekte pri leĝaro kaj administraj buĝetoj. Partopreno ne estis malferma al ĉiuj loĝantoj: por voĉdoni oni devis esti plenkreska, vira civitano, kaj la nombro da tiuj "variis inter 30,000 kaj 50,000 el totala loĝantaro de proksimume 250,000 ĝis 300,000."[1] Foje, la opinio de balotantoj povus esti forte influita per la politika satiro de la komediaj poetoj en la teatroj.[2]

Solono (594 a.K.), Klisteneso (508/7 a.K.), kaj Efialto (462 a.K.) kontribuis al la evoluo de atena demokratio.

La plej longa daŭranta demokrata gvidanto estis Periklo. Post lia morto, atena demokratio estis dufoje nelonge interrompita per oligarkaj revolucioj direkte al la fino de la Peloponeza Milito. Ĝi estis modifita iom post kiam ĝi estis reestigita sub Eŭklideso; kaj la plej detalaj raportoj pri la sistemo estas tiuj de tiu kvarajarcenta modifo prefere ol la Perikla sistemo. Demokratio estis subpremita fare de la makedonoj en 322 a.K. La atenaj institucioj poste estis revivigitaj, sed kiom proksime ili estis al reala demokratio estas diskutebla.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj
  1. Thorley, J., Athenian Democracy, Routledge, 2005, p.74.
  2. Henderson, J. (1993) Comic Hero versus Political Elite pp. 307–19 in (1993) Sommerstein, A.H.; S. Halliwell, J. Henderson, B. Zimmerman: Tragedy, Comedy and the Polis. Bari: Levante Editori.
Fontoj
  • Habicht, Christian, Athens from Alexander to Antony, Havard 1997 ISBN 0-674-05111-4
  • Hansen M.H. 1987, The Athenian Democracy in the age of Demosthenes. Oxford ISBN 978-0-8061-3143-6
  • Hignett, Charles. A History of the Athenian Constitution (Oxford, 1962) ISBN 0-19-814213-7
  • Manville B. kaj Josiah Ober, 2003, A company of citizens : what the world's first democracy teaches leaders about creating great organizations. Boston
  • Meier C. 1998, Athens: a portrait of the city in its Golden Age (tradukita de R. kaj R. Kimber). New York
  • Ober, Josiah 1989, Mass and Elite in Democratic Athens: Rhetoric, Ideology and the Power of the People. Princeton
  • Ober, Josiah kaj C. Hendrick (edds) 1996, Demokratia: a conversation on democracies, ancient and modern. Princeton
  • Rhodes P.J. (eld) 2004, Athenian democracy. Edinburgh
  • Sinclair, R. K. 1988. Democracy and Participation in Athens. Cambridge University Press.