Vulkan-grupoj
La Vulkan-grupoj, germane Vulkangruppen, estas maldekstraj ekstremismaj grupoj bazitaj en Germanio, respondeca pri sabotado kaj detruo de energia, fervoja kaj datuma infrastrukturo en kaj ĉirkaŭ la germania ĉefurbo Berlino, same kiel atakoj kontraŭ la fabrikado de la internacia konzerno Tesla limigita al la Berlina regiono. La grupoj estas asociitaj kun ekstrem-maldekstra, kontraŭfaŝisma kaj anarkiisma ideologio. Tiuj implikitaj en la grupo foje uzas la nomojn de islandaj vulkanoj kiel kaŝnomojn post agoj. La grupoj faris 11 krimfajrajn atakojn ekde almenaŭ 2011. En oficialaj sciigoj post atencoj la grupo kutime nomas sin singulare "Vulkan-grupo", substrekante la unuecan solidaron inter la unuopaj grupetoj aparteni al unusola plia granda organizaĵo, sed pro tio ke tiuj oficialaj sciigoj ŝajnas ne esti bone kunordigitaj kaj parte kontraŭdiras sin, kreskas la impreso ke estas pluraj sendependaj terorismaj ĉeloj, kaj tial la plurala nomo pravigeblas.
Atenco kontraŭ la elektra sistemo de sudokcidenta Berlino ekde la 3-a de januaro 2026
[redakti | redakti fonton]Enlande aparte atentiĝis terorisma atenco kontraŭ la elektra sistemo de vasta parto de sudokcidenta Berlino ekde la 3-a de januaro 2026 frumatene, kiu estis riparebla nur la 7-an de januaro posttagmeze, kaj lasis la pli-malpli 296 000 loĝantojn de la urbodistrikto Steglitz-Zehlendorf kvin tagojn en malhelaj kaj daŭre plifrostiĝantaj loĝejoj. Vendejoj kaj restoracioj, malsanulejoj kaj kuracitaj praktikejoj, maljunulejoj, lernejoj, infanĝardenoj kaj la publika transporto ne funkciis (kvankam la malsanulejoj kaj multaj maljunulejoj baldaŭ povis refunkcii pro katastrofomildigaj alportitaj elektrogeneraj motoroj), kaj kvankam eblis piedire, bicikle aŭ per privataj aŭtoj moviĝi ekster la vasta urbodistrikto, kie ĉiuj servoj funkciis, tio laŭ la vetero ne tiom facilis, ĉar estis minusaj celsiaj gradoj kaj forte neĝis.[1][2]
Citaĵo
[redakti | redakti fonton]La sabotadon de la elektrocentralo en la kvartalo Lichterfelde en la orienta parto de la urbodistrikto komentis anonima oficiala sciigo de grupiĝo kiu deklaris sin esti unu el la vulkan-grupoj":
|
Malgraŭ tiu aserto esti la kulpinto, tamen ankoraŭ teorie eblus ke la anoniman sciigon ankaŭ verkus iu dekstrema grupiĝo kiu volus malkreditigi la maldekstrajn grupiĝojn, aŭ ke iu maldekstra grupo simple blufe fanfaronis. Ĉiukaze, se la konfesoletero estus vera, estus malvera la prezento de la skribintoj ke la paneo baze nur sabotus iujn malamikajn plejriĉulojn en luksaj vilaoj, kaj la fakto ke preskaŭ 300 000 "malpli riĉaj loĝantoj de sudokcidenta Berlino" suferis konsidereblus nur "malgrava neevitebla flankefiko" de la kampanjo...
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo "Berlin suspects 'leftwing extremists' of causing huge power outage", "Berlino suspektas 'maldekstrajn ekstremistojn' pri kaŭzado de grandega elektropaneo", en la retejo de la gazeto The Financial Times la 4-an de januaro 2026 (angle)
- ↑ artikolo "Was über die «Vulkangruppen» bekannt ist", "Kio konatas pri la «vulkanaj grupoj» en la retejo tagesschau.de de la nacia televida korporacio ARD (germane)
- ↑ artikolo "Anschlag der «Vulkangruppe» auf Stromversorgung: Das Bekennerschreiben im Wortlaut" ("Atako de la «Vulkan-grupo» kontraŭ la elektra provizo: La plena konfesa letero laŭvorte") en la retejo de la gazeto Berliner Zeitung la 4-an de januaro 2026 (angle)