Atenco kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-a

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Atenco kontraŭ la papo Johano Paŭlo la 2-aevento, kiu okazis la 13-an de majo 1981, dum ĝenerala aŭdienco sur Placo Sankta Petro en Romo je la 17:19.

Johano Paŭlo la 2-a estis pafigita de turka atencinto Mehmet Ali Ağca en la ventron kaj manon. Kiel konstatis enketistoj, momenton pli frue li celis al lia kapo. La papo tiam kliniĝis al eta knabineto Sara Bartoli kaj prenis ŝin en la manojn. La atencinto prokrastis la pafon verŝajne pro tio, ke la knabineto, kiun li tenis surmane, iom kovris lin, kio malebligis la precizan pafon. Vundita papo faletis en la brakojn de staranta malantaŭ li sekretario Stanisław Dziwisz. Gardantaro transveturigis la papon al malsanulejo Gemelli, kie oni lin operaciis dum 6 horoj. Al la plena sano li tamen neniam revenis. Johano Paŭlo la 2-a kredis, ke sian savon ŝuldis ne nur al bonŝanco. Tion li esprimis per la vortoj:

Unu mano pafis, la alia direktis la kuglon.

Kredantoj ekvidis certan interligitecon. La atenco okazis la 13-an de majo, simile al unua revelacio de Dipatrino en Fátima en 1917. La papo en la malsanulejo estis kuracata dum 22 tagoj. Poste plurfoje suferis pro diversaj malkomfortaĵoj sekvantaj la pripafon.

Post la atenco ĉirkaŭantaro de la papo enkondukis specialajn rimedojn de sekureco (interalie papamobilo adekvate kirasita).

Vojaĝo al Fatima[redakti | redakti fonton]

Unu jaron post la atenco la papo entreprenis sian 11-an apostolan pilgrimadon al Fatima por omaĝi al Virgulino de Fátima kaj danki al ŝi, pro tio, ke laŭ li Ŝi savis lian vivon. Prenita dum la operacio kuglo el pistolo de Mehmet Ali Ağca estis transdonita kiel religia donaco, kaj poste enmetita interne de la krono en la figuron de la Virgulino de Fátima. La 13-an de majo 1982, dum la meso, psike malsana viro Juan María Fernández y Krohn iomete vundis la papon per tranĉilo. La gardistaro rapide senpovigis la atakanton, la papo daŭrigis la celebradon malgraŭ sangado. La evento ne estis pli vaste konata ĝis 2008, kiam en kinejoj aperis itala biografia filmo La atesto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Danièle de Villemarest, Pierre de Villemarest, Le KGB au cœur du Vatican, Éditions de Paris, 2006 (ISBN 2851620525)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]