Atencoj de novembro 2015 en Parizo
| Atencoj de novembro 2015 en Parizo | ||||
|---|---|---|---|---|
| Terorisma atako en Parizo | ||||
| Lokoj de la atencoj en Parizo | ||||
| Geografia situo | 48° 51′ 47″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo)48.8630277777782.3706388888889Koordinatoj: 48° 51′ 47″ N, 2° 22′ 14″ O (mapo) | |||
| ||||
| Dato | la 13-a de novembro 2015 ~21:16 (UTC+1) | |||
| Armiloj | Sturmofusiloj AK-47,[1] mangrenadoj, eksplodaĵoj | |||
| Mortoj | 129 | |||
| Vunditoj | 352 | |||
| Atakintoj | IŜIS | |||
La atencoj de novembro 2015 en Parizo, okazintaj vespere la 13-an de novembro 2015 kaj organizitaj de la terorisma organizo Islama Ŝtato de Irako kaj Sirio, estas aro da pafadoj kaj sinmortigaj atakoj, kiuj okazis en Francilio (Francio), plejparte en la 10-a kaj 11-a arondismentoj de Parizo (stratoj Bichat, La Fontaine-au-Roi, Charonne, bulevardo Voltaire kaj Bataclan), kaj en Saint-Denis apud la Stadiono de Francio.
Pafoj celantaj terasojn de restoracioj kaj kafejoj kaŭzas plurdek mortojn en la 10-a kaj 11-a arondismentoj de Parizo. Samtempe, sinmortigaj teroristoj eksplodigas sin ĉe la Stadiono de Francio, en kiu okazas amika futbala maĉo inter la futbalaj naciaj teamoj de Francio kaj Germanio. Inter la ses atakoj, la plej morta okazis en la koncertejo Bataclan, en bulvardo Voltaire, kie teroristoj pafis al la spektantaro de koncerto de la usona rokbando Eagles of Death Metal.
Laŭ provizora bilanco de viktimoj (neinkluzivante la murdistojn) starigita de prokuroro la 14-an de novembro 2015, 129 homoj mortis kaj 352 estis vunditaj (inkluzive de 99 en “urĝega situacio”)[2]. El la sep mortintaj teroristoj, unu estis mortpafita de polico kaj ses mortigis sin per eksploda zono, kio igas tiujn atakojn la unuaj sinmortigaj atakoj en Francio[3]. Laŭ la kvanto da mortintaj viktimoj, tiuj atakoj estas la plej gravaj en Francio post la fino de la Dua mondmilito kaj la plej gravaj en Eŭropo post la 191 mortintoj en la madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004[4].
Abdelhamid Abaaoud, kiu havis laŭ francaj aŭtoritatoj “esencan rolon” en tiuj atakoj, estis mortigita la 18-an de novembro 2015 dum polica sturmo en Saint-Denis.
La atakoj
[redakti | redakti fonton]Stadiono de Francio (Saint-Denis)
[redakti | redakti fonton]Je 21:20, la unua grupo kaŭzis unuan eksplodon en la strato Jules-Rimet ĉe la pordego D de la Stadiono de Francio, en Saint-Denis, kie komenciĝis je 21:00 amika futbala maĉo inter la futbalaj naciaj teamoj de Francio kaj Germanio. Du kadavroj estis poste trovitaj, tiu de sinmortiginta teroristo surhavanta eksplodan zonon enhavantan TATP (acetonan peroksidon) kaj ŝraŭbingojn, kaj tiu de viktimo, preterpasanto mortigita de la eksplodo. Je 21:30, en la sama strato, antaŭ la pordego H, alia teroristo kun simila bombo eksplodigis sin. Ĉar ili ne havis bileton, la du teroristoj ne estis akceptitaj en la stadionon, post komenco de la maĉo[5].
Tria kaj lasta eksplodo ĉe la Stadiono de Francio okazis en simila maniero je 21:53, en la strato La Cokerie, antaŭ manĝejo McDonald’s. Oni denove trovis la korpon de la kamikazo[6]. Entute, kvar homoj mortis, inkluzive de tri teroristoj[7]. Pliaj 11 homoj estis grave vunditaj, inkluzive de tri ciganoj el ladurbo en La Courneuve[8]. Dek ses viktimoj, el kiuj kvin estis en grava stato, estis kondukitaj al la malsanulejo Delafontaine en Saint-Denis[9].
- Lokoj de la eksplodoj apud la Stadiono de Francio
-
La restoracio McDonald’s
-
Strato Jules-Rimet antaŭ restoracio Quick (restoracio)
-
La restoracio Events
Tiujn eksplodojn aŭdis la piedpilkistoj, spektantaro kaj televidantoj dum rekta elsendo de la maĉo, sed homoj unue kredis ilin grandaj petardoj. Je 21:36, en la prezidenta podio, la ministro pri enlandaj aferoj Bernard Cazeneuve ricevis telefonvokon de la polica prefekto de Parizo, kiu informis lin, ke la eksplodoj ne estis akcidentaj[10]. La prezidento de la respubliko François Hollande, kiu ĉeestis la maĉon kun la ministro pri enlandaj aferoj kaj la germana ministro pri eksteraj aferoj Frank-Walter Steinmeier, tiam iris al la sekurcentro de la stadiono, kune kun Bernard Cazeneuve. Informite pri la aliaj atakoj, François Hollande eliris la stadionon dum la duontempa paŭzo, petante siajn ministrojn kaj la prezidanton de la Nacia Asembleo resti ĝis fino de la maĉo. Tuj post ĝia fino, parolanto anoncis “eksteran okazaĵon” kaj donis klarigojn pri elirado. Panikanta homamaso iris sur la piedpilkejon[11].
La maĉo ne estis ĉesigita por eviti panikon. La piedpilkistoj, spektantoj kaj ĵurnalistoj en la stadiono ne estis informitaj ĝis fino de la maĉo[12]. Kune kun la prezidanto de la francia federacio de futbalo Noël Le Graët, la ŝtata sekretario pri sportoj Thierry Braillard sciigis la francajn ludantojn pri la terorismaj atakoj, post kiam ili revenis al la vestejo. Ankaŭ la germanaj ludantoj, solidaraj kun la francaj, estis ŝokitaj. Ĉar ilia hotelo estis evakuita pro bomba alarmo, ili decidis tranokti en la vestejo de la stadiono, antaŭ ol reveni al la flughaveno de Roissy en pluraj nemarkitaj aŭtobusetoj la sekvan tagoj[11].
Laŭ Thierry Braillard, la kamikazoj verŝajne volis eniri la Stadionon de Francio, sensukcese[13]. Pro tio, ilia atako estis entute malsukceso. Laŭ polica fonto, estas “mirakle, ke estis tiom malmulte da viktimoj. Konkrete, kion ili faris estis sinmortigo, tio ne havas sencon. Tio ne estas la ĝusta horo: se vi volas amasbuĉi, faru tion dum enirado aŭ elirado de la spektantoj.” Ĝi aldonas, ke “se ili atendus ĝis la fino de la maĉo, kiam miloj da homoj amase iras al metroo, ankaŭ tiam ili farus terurajn damaĝojn […] Sed ili ĉefe kaŭzus nekredeblan panikon. Paniko, pro nerekta efiko, estas terura. Homoj surpaŝas unu la aliajn.”[14]
Kruciĝo de la stratoj Bichat kaj Alibert (10-a arondismento)
[redakti | redakti fonton]Viro ekpafis je 21:25 al la trinkejo Le Carillon, 18 strato Alibert (ĉe angulo de tiu strato kun la strato Bichat), kaj poste al la restoracio trans la strato, Le Petit Cambodge, 20 strato Alibert (ĉe alia angulo kun la strato Bichat)[15][16]. Meze de la nokto de la atako, Le Monde menciis 15 mortigitojn kaj 10 vunditojn, kiuj bezonis urĝegan prizorgon[7].
Stratoj La Fontaine-au-Roi (11-a arondismento)
[redakti | redakti fonton]Viro ekpafis je 21:32[2] antaŭ la bierejo Café Bonne Bière, 32 strato Faubourg-du-Temple (ĉe kruciĝo kun la strato La Fontaine-au-Roi) kaj apud la teraso de itala restoracio, La Casa Nostra, 2 strato La Fontaine-au-Roi. Meze de la nokto de la atakoj, oni anoncis 5 mortigitojn kaj 8 gravegajn vunditojn[7].
Strato Charonne (11-a arondismento)
[redakti | redakti fonton]Viro ekpafis je 21:36 al la restoracio La Belle Équipe, 92 strato Charonne (ĉe kruciĝo kun la strato Faidherbe). 19 personoj mortis kaj 9 estis grave vunditaj[2][7].
Bulvardo Voltaire (11-a arondismento)
[redakti | redakti fonton]Alveninte kun sia frato Salah Abdeslam per nigra SEAT, la teroristo Brahim Abdeslam eksplodigis sin je 21:43, dum li mendis en la kafejo Comptoir Voltaire, 253 bulevardo Voltaire.[17] (ĉe angulo kun la strato Montreuil), uzante la saman sistemon kiel la teroristoj de la Stadiono de Francio[6] Li grave vundis du personojn kaj malpli grave ĉirkaŭ dek, ĉar nur la eksplodaĵo en lia dorso eksplodis. Salah Abdeslam revenigis al Montreuil la aŭton, en kiu oni trovis plurajn kalaŝnikovojn, kaj poste foriris al Bruselo kun komplicoj. Francaj ĝendarmoj kontrolis ilin apud Cambrai sur la franca aŭtovojo A2 (Autoroute A2), sed ne arestis ilin.[18]
Bataclan (11-a arondismento)
[redakti | redakti fonton]Ĉe la teatro Bataclan ĉe laadreso 50 Boulevard Voltaire en la 11-a arondismento, la usona rokmuzika grupo Eagles of Death Metal donis koncerton tiun vesperon al ĉirkaŭ 1 500 koncertaj ĉeestantoj. Je proksimume 21:50 h, Amimour, Mostefaï kaj Aggad eliris el privata aŭto antaŭ la teatro, subite ekpafis kontraŭ du junaj viroj sur bicikloj, kaj perforte eniris la konstruaĵon tra la drinkejo kaj la varbudo. La atakantoj komence pafis per Kalaŝnikov-mitraletoj en la publikon dum ĉirkaŭ dek minutoj kaj ĵetis ĵetgrenadojn en la homamason. Multaj homoj estis mortigitaj kaj kelkaj grave vunditaj ĉe la komenco de la atako; sume 89 homoj estis murditaj en la Teatro Bataclan. La koncertaj ĉeestantoj provis kaŝi sin en la halo kaj sur la balkonoj; kelkaj sukcesis eskapi eksteren. Du policistoj de la brigado kontraŭkrima (BAC), kiuj alvenis je proksimume 22:15 h, sukcesis pafmortigi Aggad. Ili estis devigitaj retiriĝi kaj atendi plifortikigojn de la brigadoj RAID, BRI. La du atakantoj, Amimour kaj Mostefaï, iris al la supraj etaĝoj, kie ili prenis ostaĝojn kaj barikadis sin interne. La specialaj fortoj de la polico traserĉis la lokon kaj iom post iom liberigis la gastojn. Polica negocisto ne sukcesis negoci kun la atakantoj. Dum la polica atako je proksimume 00:20 h, la du teroristoj sinmortigis per detonacio de siaj suicidaj veŝtoj. La operacio finiĝis je 00:50 h. La membroj de la aŭstra subtena muzikgrupo White Miles kaj la usona rokmuzika grupo Eagles of Death Metal eskapis el la loko de la terorista atako senvunde. Brita skipano, kiu homekipis la varbudon, estis pafmortigita. Inter la koncertaj gastoj estas muzikistoj de la usona metalroka bando Deftones, kiuj origine devis ludi tie la 14-an de novembro 2015. Ili evitis la sangobanon ĉar ili estis forlasintaj la halon baldaŭ post la komenco de la ĉefa koncerto.
Konsekvencoj
[redakti | redakti fonton]Post evakuo, François Hollande direktiĝis al la ministerio pri enlandaj aferoj kie li prezidis urĝan kunvenon. Krizostato estas deklarita en Francio kaj landlimoj estos fermitaj, laŭ anonco en televido.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paris attacks: At least 118 killed in gunfire and blasts, French official says (angle). CNN (13-a de novembro de 2015).
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Attentats de Paris : le point sur l’enquête 24 heures après les faits (france). Le Figaro (2015-11-14). Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Olivier Ubertalli (2015-11-14). Attentats à Paris - Alain Bauer : « Il faut reformater l'outil de renseignement » (france). Le Point. Alirita 2015-11-20 .
- ↑ Les Décodeurs (2015-11-14). L’attentat le plus meurtrier depuis 1945 (france). Le Monde. Alirita 2015-11-20 .
- ↑ Rémi Dupré (2015-11-16). La sécurité de l’Euro 2016 en question (france). Le Monde. Alirita 2015-11-21 .
- ↑ 6,0 6,1 Le déroulé exact des attentats du 13 novembre (france). Libération (2015-11-14). Alirita 2015-11-21 .
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 Attaques à Paris : le point sur l’enquête et le déroulé des attaques (france). Le Monde (2015-11-15). Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Darius, blessé à Saint-Denis : « J’ai vu un homme exploser devant moi » (france). Le Parisien (2015-11-15). Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Dominique Sanchez (2015-11-17). Service des urgences « Nous avons reçu des blessés dignes d’un état de guerre » (france). leJSD.com. Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Robin Panfili (2015-11-14). Comment François Hollande a appris les attentats en région parisienne (france). Slate.fr. Alirita 2015-11-21 .
- ↑ 11,0 11,1 Solen Cherrier, Stéphane Joahny, Stéphane Joby (2015-11-15). 21h20, au Stade de France : « Les gens ont crié “Il y a une bombe !” » (france). leJDD.fr. Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Attentats : l'équipe d'Allemagne a passé la nuit au Stade de France (france). Europe1 (2015-11-16). Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Attentats au Stade de France : le mystère des kamikazes (france). L’Express (2015-11-15). Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Xavier Richard (2015-11-15). Les kamikazes voulaient entrer dans le Stade de France (france). Francetv sport. Arkivita el la originalo je 2015-11-18. Alirita 2015-11-21 .
- ↑ 21h25, l’attaque des terrasses : « Ils sont sortis des voitures et ils ont tiré » (france). leJDD.fr (2015-11-17). Arkivita el la originalo je 2015-11-17. Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Attaques à Paris : ce que l’on sait (france). Libération (2015-11-14). Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Louise Cuneo (2015-11-14). Attentats à Paris : « Il s’est levé et a fait exploser son gilet » (france). Le Point. Alirita 2015-11-21 .
- ↑ Mathilde Cesbron (2015-11-16). Attentats à Paris : Salah Abdeslam n'aurait pas été arrêté en Belgique (france). RTL. Alirita 2015-11-21 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]


