Atentomanka-hiperaktiva perturbo precipe neatenta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Atentomanka-hiperaktiva perturbo precipe neatenta (AHP-PN) (angle: ADHD-PI, Attention deficit hyperactivity disorder predominantly inattentive - antaŭe ADD, Attention deficit disorder) estas unu de la tri tipoj de la Atentomanka-hiperaktiva perturbo (AHP). La termino estis ŝanĝita formale en 1994 en la nova Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj, Kvara Eldono (DSM-IV), al "AHP precipe neatenta" (AHP-PN) - tamen la termino estas ankoraŭ larĝe uzata. 'Precipe neatenta' estas samspeca al la aliaj subtipoj de la AHP krom ke estas plejparte rekonata de iu fokuso neatenta aŭ iu manko de fokuso senĉesa, tiel kiel prokrastemo, hezito, kaj forgeso. Diferenciĝas laŭ tio ke ĝi havas malpli al neniuj simptomoj de hiperaktivecokapriceco. Laceco estas reportata iafoje, sed AHP-PN estas stato aparta de la simptomfasko sugestata nomata la Takto kognitiva pigreca. La tri plej popularaj medikamentoj por la AHP estas: miksitaj amfetaminosaloj, metilfenidato, dekstroamfetamino kaj atomoksetino.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

AHP-Precipe neatenta estas karakterizata per ia malfacilaĵo kun la direkto kaj konservo de fokuso. Ĝi grave similas la aliaj tipoj de la AHP krom ke ĝi havas malpli da simptomoj de hiperaktivecokapriceco kaj pli da simptomoj asociitaj kun la laceco atentodirektata.

Diversaj landoj uzis malsamajn manierojn por diagnozi la AHP-PN. En Britio diagnozo baziĝas sur serio da simptomoj kaj estas sufiĉe streta, kaj ĉirkaŭ 0,5–1% de infanoj estas konsiderataj havi problemojn kun fokuso aŭ hiperaktiveco. Usono uzas difinon de la termino grave pli larĝan. Sekve, ĝis 10% de infanoj en Usono havas tun diagnozon. Nuntempe, taksoj sugestas ke la AHP trafas ĉirkaŭ 1–5% de la loĝantaro.