Kuniklostrigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Athene cunicularia)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kuniklostrigo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Strigoformaj Strigiformes
Familio: Strigedoj Strigidae
Genro: Athene
Specio: A. cunicularia
Athene cunicularia
(Molina, 1782)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Strix cunicularia Molina, 1782
Speotyto cunicularia
Spheotyto cunicularia

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kuniklostrigo (Athene cunicularia) estas eta longkrura strigo, tio estas birdospecio parto de pli granda grupo de noktaj rabobirdoj konataj kiel Strigedoj, kiuj enhavas plej parton de la specioj nomataj strigoj. La alia grupo estas la turstrigoj, nome Titonedoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas tra malfermaj pajzaĝoj de Norda kaj Sudameriko. Kuniklostrigoj povas troviĝi en herbejoj, paŝtejoj, agrikulturaj areoj, dezertoj, aŭ aliaj sekaj, malfermaj areoj kun malalta vegetalaro[1]. Ili nestumas kaj ripozas en ternestoj, kiel tiuj fositaj de prerihundoj. Kiel plej parto de strigoj, kuniklostrigoj estas ofte aktivaj ankaŭ dumtage, kvankam ili kutime evitas la meztagan varmon. Plej parto de ties ĉasado okazas dum krepusko aŭ noktiĝo, kiam ilia adaptiĝo de strigoj estas plej avantaĝa.

Kuniklostrigoj povas vivi almenaŭ ĝis 9 jarojn en naturo kaj ĉirkaŭ 10 jarojn en kaptiveco. Ili estas ofte mortigitaj de aŭtoj kiam trapasas ŝoseojn kaj havas multajn naturajn malamikojn, inkludante musteledoj, kojotojn kaj serpentojn. Ili estas mortigitaj ankaŭ de kaj sovaĝaj kaj hejmaj katoj kaj hundoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kuniklostrigo

Kuniklostrigo havas brilflavajn okulojn. La beko povas esti flava aŭ verdeca depende de la subspecio. La kruroj estas nekomplete plumitaj kaj grizaj laŭ koloro. Ili ne havas oreltufojn kaj havas ebenan vizaĝan diskon. Tiuj strigetoj havas elstarajn blankajn brovojn kaj "mentonan" makulon kiun ili ampleksigas kaj montras dum montroceremonioj kiel kutimaro.

Plenkreskuloj havas brunajn suprajn partojn kun blankaj punktoj. La brusto kaj ventro estas blankaj kun varia bruna punktado aŭ striado. Junuloj estas similaj laŭ aspekto, sed ili ne havas plej parton de la blanka punktado supre nek brunan striadon sube. Krome la junuloj havas sablokoloranan strion tra la supraflugilo kaj ties brusto povas esti sablokolora pli ol blanka.

Maskloj kaj ino estas similaj laŭ grando kaj aspekto. Tamen, plenkreskaj maskloj foje ŝajnas pli helaj laŭ koloro ĉar ili pasas pli da tempo for de la ternesto dumtage kaj iliaj plumoj iĝas pli sunnuancaj. La mezaveraĝa plenkreskulo estas iomete pli granda ol migroturdo, ĉar ĝi estas 25 cm longa, kun enverguro de 53 cm kaj pezo de 170g [1].

Ĉar ili estas surgrundaj birdoj, ofte streĉiĝas sur siaj kruroj, kiuj aspektas kvazaŭ pli longaj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

La tipa kanto de strigo "hu hu" asociiĝas kun defendo de la teritorio kaj reproduktado, kaj ofte estas produktita de plenkreskaj maskloj kiuj klopodas allogi inojn al promesa ternesto. Ili povas fari ankaŭ aliajn sonojn, kiuj estas priskribitaj kiel chucks, chattering kaj krioj. Tiuj sonoj estas kutime akompanataj de leviĝo kaj malleviĝo de la kapo. Dum alarmo, junuloj fajfas kiel krotaloj, kiel kazo de sona Batesa kamuflo[2].

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Kuniklostrigoj estas foje separataj en unutipa genro Speotyto. Tio estas bazita sur diferenca morfologio kaj karjotipo. Aliflanke, osteologio kaj informo pri DNA sugestas, ke la Kuniklostrigo estas ĝuste terema versio de la strigetoj Athene kaj estas lokita nuntempe en tiu genro de plej parto de fakuloj.

Konsiderinda nombro de subspecioj estis priskribita, sed ili diferencas malmulte en aspekto kaj la taksonomio de kelkaj necesas esti validata[3]. Plej parto de subspecioj troviĝas en aŭ ĉe Andoj kaj en Karibio. Nur A. c. hypugaea kaj A. c. floridana troviĝas en Nordameriko. Kvankam distingaj unu disde alia, la rilato inter la florida subspecio kun (kaj ties distingeco el) la karibaj birdoj ne estas klaraj[4].

Listo de subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • A. c. cunicularia (Molina, 1782): Suda Kuniklostrigo; Malaltaj teroj de S Bolivio kaj S Brazilo sude al Tierra del Fuego.
  • A. c. grallaria (Temminck, 1822): Brazila Kuniklostrigo; Centra kaj Or Brazilo.
  • A. c. hypugaea (Bonaparte, 1825): Norda (aŭ okcidenta) Kuniklostrigo; S Kanado tra Grandaj Prerioj sude al Centrameriko.
  • A. c. floridana (Ridgway, 1874): Florida Kuniklostrigo; Florido kaj Bahamoj (Karibio).
  • A. c. guadeloupensis (Ridgway, 1874): Gvadelupa Kuniklostrigo; iame insuloj Gvadelupo kaj Marie-Galante: formortinta (ĉ.1890)
  • A. c. amaura (Lawrence, 1878): Antigva Kuniklostrigo; iame insuloj Antigvo, Sankta-Kito kaj Neviso: formortinta (ĉ.1905)
  • A. c. troglodytes (Wetmore & Swales, 1886): Hispaniola Kuniklostrigo; Hispaniola, Gonave, kaj Beata.
  • A. c. rostrata (C. H. Townsend, 1890): Revilagigeda Kuniklostrigo; insuloj Klariono kaj Revilagigedo.
  • A. c. nanodes (Berlepsch & Stolzmann, 1892): Sudokcidenta Perua Kuniklostrigo; SOkc Peruo.
  • A. c. brachyptera (Richmond, 1896): Margarita Kuniklostrigo; insulo Margarita.
  • A. c. tolimae (Stone, 1899): Okcidentkolombia Kuniklostrigo; Okc Kolombio.
  • A. c. juninensis (Berlepsch & Stolzmann, 1902): Sudanda Kuniklostrigo; Andoj el centra Peruo al NOkc Argentino.
  • A. c. punensis (Chapman, 1914): Puna Kuniklostrigo; regiono Altiplano ĉirkaŭ landlimo inter Peruo kaj Ekvadoro. Probable junula sinonymo de A. c. juninensis.
  • A. c. arubensis (Cory, 1915): Aruba Kuniklostrigo; Arubo.
  • A. c. intermedia (Cory, 1915): Okcidentperua Kuniklostrigo; Okc Peruo. Ebla sinonimo de A. c. nanodes.
  • A. c. minor (Cory, 1918): Gujana Kuniklostrigo; S Gujano kaj regiono Roraima.
  • A. c. carrikeri (Stone, 1922): Orientkolombia Kuniklostrigo; Or Kolombio. (Ebla junula sinonimo de A. c. tolimae)
  • A. c. pichinchae (Boetticher, 1929): Okcidentekvadora Kuniklostrigo; Okc Ekvadoro.
  • A. c. boliviana (L. Kelso, 1939): Bolivia Kuniklostrigo; Bolivia altiplano.
  • A. c. apurensis (Gilliard, 1940): Venezuela Kuniklostrigo; NOkc Venezuelo. Ebla sinonimo de A. c. brachyptera.
  • A. c. partridgei (Olrog, 1976): Korienta Kuniklostrigo; Corrientes, Argentino. Probabla sinonimo de A. c. cunicularia.
  • A. c. guantanamensis (Garrido, 2001): Kuba Kuniklostrigo; Kubo kaj Isla de la Juventud.

La paleosubspecio, A. c. providentiae, estis priskribita el fosiliaj restaĵoj el Pleistoceno de Bahamoj. Oni ne scias kiel tiuj birdoj rilatas al nunaj A. c. floridana – tio estas, ĉu ili estis inter la prauloj de tiu subspecio, aŭ ĉu ili reprezentas pli malproksiman stirpon jam tute malaperitan poste.

Aldone, prahistoriaj fosilioj de similaj strigoj estis malkovritaj el multaj insuloj de Karibio (Barbudo, Kajmanoj, Jamajko, Mona kaj Puerto-Riko). Tiuj birdoj formortiĝis ĉirkaŭ fino de la Pleistoceno, probable pro ekologiaj ŝanĝoj kaj pri marnivelo fine de la lasta glaciepoko pli ol pro homa aktivado. Tiuj fosiliaj strigetoj diferenciĝas en grando el nuntempaj kuniklostrigoj, kaj ties rilato kun la moderna taksono ne estis ankoraŭ solvita.

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la eŭropa koloniigado, kuniklostrigoj probable loĝis ĉiun taŭgan areon de la Nova Mondo, sed en Nordameriko ili spertis ian malpliiĝon ekde tiam. Tamen, en partoj de Sudameriko ili pliigas siajn teritorion pro malarbarigo.

Ili loĝas el sudaj partoj de okcidentaj provincoj de Kanado tra suda Meksiko kaj okcidenta Centrameriko. Ili troviĝas ankaŭ en Florido kaj multaj insuloj de Karibio. En Sudameriko, ili estas makuloj en nordokcidento kaj tra Andoj, sed amplekse distribuitaj el suda Brazilo al Patagonio kaj Fuegio.

Kuniklostrigo estas tutjaraj loĝantoj en plej parto de sia teritorio. Birdoj kiuj reproduktiĝas en Kanado kaj norda Usono kutime migras sude al Meksikio kaj suda Usono dum vintraj monatoj.

Dieto[redakti | redakti fonton]

La tre varia dieto inkludas etajn mamulojn, etajn birdojn, serpentojn, lacertojn, ranojn, insektojn kaj skorpiojn. Sed tiuj strigetoj manĝas ĉefe grandajn insektojn kaj etajn rodulojn. Kvankam kuniklostrigo ofte loĝas en proksimeco al grundosciuroj, ili rare predas ilin. Malkiel aliaj strigoj, ili manĝas ankaŭ fruktojn kaj semojn, ĉefe de Cylindropuntia leptocaulis kaj de aliaj kaktoj. En insulo Klarjono, kie mankas mamulaj predoj, ili manĝas ĉefe grilojn kaj fruktojn de kaktoj, krom klarjonajn trogloditojn kaj idojn de Plorturto eventuale[5]. Por ĉasado ili gvatas sur ripozejo ĝis kiam ili vidas predon. Tial ili saltoflugas sur la predon aŭ kaptas insektojn dumfluge. Foje ili ĉasas predojn surpiede surgrunde.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Familio de kuniklostrigoj.

La reprodukta sezono komencas en malfrua marto aŭ aprile en Nordameriko. Kuniklostrigoj estas kutime monogamaj, sed eventuale masklo povas havi du partnerojn[1]. Paroj de strigetoj foje nestumas en izolitaj kolonioj. Ties tipa reprodukta habitato estas malferma herbejo aŭ prerio, sed ili povas eventuale adaptiĝi al aliaj malfermaj areoj kiel flughavenoj, golfejoj kaj terkulturejoj. Kuniklostrigoj estas sufiĉe toleraj de homa ĉeesto kaj ofte nestumas ĉe ŝoseoj, farmoj, domoj kaj porakvumaj kanaloj.

Tiuj strigetoj nestumas en subtera ternesto, kaj de tie la nomo Kuniklostrigo, ĉar ili faras kiel kunikloj. Ili uzas ternestojn keitajn de aliajn ternestaj animaloj kiel prerihundoj, grundosciuroj, aŭ musteledoj[3]. Se ne estas ternestoj kaj la grundo ne estas tro dura aŭ roka, tiuj strigetoj povas fosi siajn proprajn nestojn. Kuniklostrigoj povas nestumi ankaŭ en neprofundaj, subteraj, artefaritaj strukturoj kiuj havas facilan aliron al la surfaco.

Priatenta kuniklostrigo.

Dum la nestosezono, kuniklostrigoj kolektas ampleksan varion de materialoj por kovri sian neston, kelkaj el kiuj estos lasataj ĉirkaŭ la enirejo al la ternesto. La plej komuna materialo estas mamula sterko, kutime el grego. Unuflanke estis malĝuste supozi, ke sterko helpas maski la odoron de junuloj, sed pliserĉado nuntempa supozas, ke sterko helpas kontroli la mikroklimaton ene de la nesto kaj allogi insektojn, kiujn la strigidoj povas manĝi[6].

La ino demetas 1 ovon ĉiun 1 aŭ 2 tagoj ĝis ŝi kompletas la ovodemetadon, kiu povas konsisti el 4-12 ovojn (kutime 9). Ŝi poste kovas la ovojn dum tri aŭ kvar semajnoj dum la masklo alportas la manĝaĵon. Post eloviĝo ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn. Kvar semajnoj post elovixgo, la idoj kapablas fari mallongajn flugojn kaj ekelnestiĝas. La gepatroj povas helpi la idojn manĝi dum 1 ĝis 3 monatoj. Dum plej parto de la ovoj eloviĝas, nur kvar aŭ kvin el la idoj kutime survivas kaj elnestiĝas.

Fideleco al nestolokoj ŝajne varias inter populacioj. En kelkaj lokoj, tiuj strigetoj ofte reuzas neston kelkajn jarojn. Strigetoj en migrantaj nordaj populacioj estas malpli emaj reveni al la sama nesto ĉiun jaron. Krome, kiel ĉe multaj aliaj birdoj, inoj estas pli emaj disiĝi al diferenca loko ol maskloj[7].

Konservado[redakti | redakti fonton]

Kuniklostrigo estas endanĝerita en Kanado[8], minacata en Meksikio, kaj specio de specifa zorgo en Florido kaj plej parto de okcidenta Usono. Ĝi estas komuna kaj disvastigita en malfermaj regionoj de multaj novtropikaj landoj, kie ili foje loĝas eĉ kampojn kaj parkojn en urboj. En regionoj ĉe la Amazona pluvarbaro ili estas disvastigantaj pro senarbarigo. Ĝi esta listita kiel Malpli zorga ĉe Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj[9]. Kuniklostrigoj estas protektitaj laŭ la Traktato pri Migrantaj Birdoj en Kanado, Usono kaj Meksikio. Ili estas inkluditaj ankaŭ en la IIa apendico de CITES.

Plej parto de kialoj por malpliiĝo de populacioj en Nordameriko estas la kontrolprogramoj por la prerihundoj kaj perdo de habitato, kvankam kuniklostrigoj prete loĝas kelkajn homajn pejzaĝojn, kiel flughavenoj, herbejoj aŭ golfejoj. Genetikaj analizoj de la du nordamerikaj subspecioj indikas, ke enparenca reproduktado ne estas problemo en tiuj populacioj.[4]

Kie la ĉeesto de kuniklostrigoj konfliktas kun disvolviĝaj interesoj, oni klopodas teknikan pasivan relokigon kiu estis praktikata sukcese: pli ol kapti la birdojn kaj transporti ilin al nova loko (kio povus esti stresiga kaj malsukcesa), la strigetoj estas duondevige kaj duonkuraĝige movigitaj laŭ sia propra emo. La preparo komencas antaŭ kelkaj monatoj per observado de la strigokolonio kaj per notado ĉefe de iliaj lokaj movoj kaj lokopreferoj. Post elekti taŭgan proksiman novan lokigon kun ankaŭ taŭga grundo, oni oferas tiun lokon al la kuniklostrigoj plibonigita per aldono de ternestojo, gvatejoj, ktp. Kiam la strigetoj alkutimiĝis al la ŝanĝoj kaj oni supozas, ke ili interesiĝas pri la nova loko -se eblas, tio estu farita komence de printempo, antaŭ la komenco de la reprodukta sezono- ili estas malhelpitaj eniri en la malnovaj nestoj[10]. Se ĉio estis akurate preparita, la strigokolonio moviĝos al la nova loko dum kelkaj noktoj. Ĉiukaze ĉio estos kontrolita dum monatoj por certigi la novan homan konstruon.[11]

Kuniklostrigo en popola kulturo[redakti | redakti fonton]

En fikcio[redakti | redakti fonton]

La romano por junuloj de Carl Hiaasen nome Hoot (2002) temas pri grupo de lernantoj klopodantaj haltigi planitan konstruon de konstruaĵego kiu kunportus la detruon de kuniklostriga habitato en eta urbo de Florido. Vivaj kuniklostrigoj aperis en la kinadaptigo kaj en la filmafiŝo.

Estas kuniklostrigo nomita Digger ankaŭ en la serio Guardians of Ga'hoole de Kathryn Lasky.

En filmo[redakti | redakti fonton]

New Line kaj Walden Media produktis Hoot kiu premieris la 5an de majo, 2006, historio pri tri knaboj savontaj populacion de Florida kuniklostrigo.

En muziko[redakti | redakti fonton]

La satireca grupo Dead Milkmen (Mortintaj laktistoj) de Filadelfio de la 1980-aj jaroj verkis "Stuart", rakonta kanto kie la rakontisto espriams malkredon antaŭ la vidaĵo de najbara knabo rigardanta sian maskoton "kuniklostrigo" en arbo!:

Krom "Stuart", la kuniklostrigo estis inkludita, foje subtile, foje ne, en aliaj kantoj de Dead Milkmen, inkludante la rekantaĵon de ties nomo per altatonaj voĉoj en la fono de la kanto "Smokin' Banana Peels".

En sporto[redakti | redakti fonton]

Kuniklostrigo estas la oficiala maskoto de la interlerneja atleta teamo de Florida Atlantika Universitato.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Lewis (2005)
  2. Haug et al. (1993)
  3. 3,0 3,1 Holt et al. (1999)
  4. 4,0 4,1 Korfanta et al. (2005)
  5. Brattstrom & Howell (1956)
  6. Levey et al. (2004)
  7. Lutz & Plumpton (1999)
  8. Environment Canada (2006)
  9. BLI (2006)
  10. Clark & Plumpton (2005)
  11. Trulio (1995)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

(En la angla)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]