Saltu al enhavo

Athol Fugard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Athol Fugard
Persona informo
Athol Fugard
Naskiĝo 11-an de junio 1932 (1932-06-11)
en Middelburg, Kablando,  Unio de Sud-Afriko
Morto 8-an de marto 2025 (2025-03-08) (92-jaraĝa)
en Stellenbosch, Okcidenta Kablando
Lingvoj anglaafrikansa vd
Ŝtataneco Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Kaburbo - sen valoro (–1953) Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Paula Fourie (mul) Traduki (2016–2025)
Sheila Meiring Fugard (en) Traduki (1956–2015) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lisa Fugard (mul) Traduki
 ( Sheila Meiring Fugard (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
teatra aktoro
filmreĝisoro
aktoro
universitata instruisto
teatrestro
filmaktoro
dramaturgo
romanisto
teatra reĝisoro
scenaristo
ĵurnalisto
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo dramaturgio, kreiva kaj profesia verkado, teatrarto, reĝisorado kaj aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Blood Knot vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harold Athol Lannigan FUGARD (n. 11-an de junio 1932 en Middelburg, Kablando, Unio de Sud-Afriko - m. la 8-an de marto 2025 en Stellenbosch, Sud-Afriko) estis sudafrika dramaturgo, verkisto, aktoro kaj reĝisoro kiu estas konsiderita la plej granda el sudafrikaj dramistoj [1].

Jam en 1985, la revuo Time nomis Fugard kiel "la plej granda aktiva dramisto en la anglalingva mondo." [2] Li estas plej konata pro liaj kortuŝaj politikaj teatraĵoj kontraŭ la rasapartismo, kaj pro la Oskar -gajnanta filmo Tsotsi en 2005, reĝisorita de Gavin Hood [3].

Fugard verkis pli ol tridek teatraĵojn, kaj funkciis kiel alvojaĝanta lekciisto pri scenara verkado, aktorado, kaj reĝisorado en la Fakultato de Teatro kaj Danco ĉe la Universitato de Kalifornio, San-Diego [4].

Interalie, li ricevis multajn premiojn, inkluzive de la Ordeno de Ikemanga) "por eminenta servo kaj atingo en la teatro" de la sudafrika registaro [5], kaj honoran membrecon de la brita Reĝa Societo de Literaturo [6]. En 2010, teatrejo en Kaburbo estis nomita laŭ li [7]. Li ricevis la premion Tony por vivdaŭra atingo en 2011 [8], kaj en 2014 la japana Praemium Imperiale [9].

Lia patro estas ĵazpianisto de irland-brit-franca deveno, kaj lia patrino estas de afrikanera deveno. Li ekzamenis privatan katolikan lernejon, teknikan kolegion, kaj tiam studis filozofion kaj socian antropologion ĉe la Universitato de Kaburbo, de kie li estis forpelita en 1953 baldaŭ antaŭ diplomiĝado. Laboris en Nordafriko kaj Azio. De 1958, kune kun lia edzino, la verkisto Sheila Fugard, li vivis en Johanesburgo, kie li laboris kiel komizo kaj organizis teatron kie li enscenigis siajn proprajn teatraĵojn. Li estis implikita en la kontraŭ -rasapartisma movado ekde la fruaj 1960-aj jaroj. Li suferis de alkoholismo kaj estis resanigita en la 1980-aj jaroj. Li vivis kun sia edzino en San-Diego, kie li instruis en la fakultato de teatro kaj danco ĉe la Universitato de Kalifornio.

Teatra verkaro

[redakti | redakti fonton]

En kronologia ordo de unua produktigo kaj/aŭ publikigo [10][11][12][13][14]:

  • The Drummer (1980)
  • "Master Harold"...and the Boys (1982)
  • The Road to Mecca (1984)
  • A Place with the Pigs: a personal parable (1987)
  • My Children! My Africa! (1989)
  • My Life (1992)
  • Playland (1993)
  • Valley Song (1996)
  • The Captain's Tiger: a memoir for the stage (1997)
  • Sorrows and Rejoicings (2001)
  • Exits and Entrances (2004) [15]
  • Booitjie and the Oubaas (2006)
  • Victory (2007)
  • Coming Home (2009)
  • Have You Seen Us (2009)
  • The Train Driver (2010)
  • The Shadow of the Hummingbird (2014)
  • The Painted Rocks at Revolver Creek (2016)
  • Concerning the Life of Babyboy Kleintjies (2022) (kun-verkita kun Paula Fourie) [16]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. . Athol Fugard: 'Prejudice and racism are still alive and well in South Africa' (la 12-an de aŭgusto 2014). Alirita la 9a de aprilo 2020 .
  2. . From Words into Pictures: In conversation with Athol Fugard. Eclectica (Oktobro 2009). Alirita 9a de aprilo 2020 .
  3. “Athol Fugard (1932–)”, The Literary Encyclopedia.
  4. Athol Fugard. University of California, San Diego (UCSD). Arkivita el la originalo je la 15-an de majo 2008. Alirita la 1-an de Oktobro 2008 .
  5. Harold Athol Lanigan Fugard (1932 -) (World Wide Web). 2005 National Orders Awards. South African Government Online (info.gov.za) (la 27-an de septembro 2005). Arkivita el la originalo je la 21-an de novembro 2008. Alirita la 4an de oktobro 2008 .
  6. Fellows. Reĝa Societo de Literaturo. Arkivita el la originalo je 27-a de aprilo 2015. Alirita 4a de oktobro 2008 .
  7. The Fugard Theatre. Creative Feel (Marto 2019). Alirita 9a de aprilo 2020 . [rompita ligilo]
  8. “Athol Fugard”, Encyclopædia Britannica.
  9. STIAS Fellow Athol Fugard receives prestigious 2014 prize. Stellenbosch University. Arkivita el la originalo je 2017-10-23. Alirita 17a de julio 2014 .
  10. Plays by Athol Fugard. Alirita 9 March 2025 .
  11. Fisher observes in the Fugard "Biography" section of Athol Fugard: Statements that South African writer and critic Gray, Stephen classifies many of Fugard's dramatic works according to chronological periods of composition and similarities of style: "Apprenticeship" ([1956–]1957); "Social Realism" (1958–1961); "Chamber Theatre" (1961–1970); "Improvised Theatre" (1966–1973); and "Poetic Symbolism" (1975[–1990]).
  12. (1991) Stephen Gray: File on Fugard. London: Methuen Drama. ISBN 978-0-413-64580-7.
  13. Fugard, Athol. (1990) Stephen Gray, and introd: My Children! My Africa! and Selected Shorter Plays. Johannesburg: Witwatersrand University Press. ISBN 1-86814-117-9.
  14. "Athol Fugard, Philip J. Smith, Eve Ensler Win Special Tony Awards", Playbill, la 6-an de aprilo 2011.
  15. (June 2008) “Athol Fugard's Exits and Entrances : The Playwright, the Actor and the Poet”, Journal of Literary Studies 24 (2), p. 71–84. doi:10.1080/02564710701841452. 
  16. . Toyota US Woordfees 2022 Instagram-resensie: Concerning the life of Babyboy Kleintjies - LitNet (2022-10-11). Alirita 2024-05-08 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]