Atikaj oratoroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La verko Vivoj de la Dek oratoroj, de Pseŭdo-Plutarko

La dek atikaj oratoroj (latine: Oratores Attici) estis konsideritaj la plej grandaj oratoroj kaj logografoj de la klasika epoko (5-a kaj 4-a jarcentoj a.K.). Ili estas inkluditaj en la "Kanono de Dek", kiu verŝajne originis de Aleksandrio. A.E. Douglas argumentis, aliflanke, ke daŭris ĝis la dua-jarcenta p.K. ke la kanono akceptis la formon kiu hodiaŭ estas rekonita. Gravan eldonon de la oratoroj faris Hermann Sauppe.

Listo[redakti | redakti fonton]

Jenas la aleksandria "Kanono de Dek" (kun la latina kaj la greka skribmanieroj):

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝis Homero (8-a aŭ 9-a jarcento a.K.), la arto de efika parolado estis de konsiderinda valoro en Grekio. En la epopeo (Iliado), la militisto, Aĥilo, estis priskribita kiel "parolanto de vortoj" kaj "faranto de faroj". Ĝis la 5-a jarcento a.K., aliflanke, elokvento ne estis formale instruita. Fakte, ĝi ne estas ĝis la mezo de tiu jarcento antaŭ ol la sicilia oratoro Corax kune kun sia lernanto Tisias komencis formalan studon de retoriko. En 427 a.K., alia siciliano nome Gorgias de Leontinoi vizitis Atenon kaj donis paroladon kiu ŝajne brilblindumis la civitanojn. La intelekt aliro de Gorgias al elokvento, kiu inkludis novajn ideojn, formojn de esprimo, kaj metodojn de argumento, estis daŭrigitaj fare de Isocrates, en la 4-a jc. a.K. (instruisto kaj retorikisto). Elokvento poste iĝis centra temo de studo en la formaligita greka eduka sistemo.

La laboro de la atikaj oratoroj inspiris la pli postan retorikan movadon de konservema atikismo, aliron al paroladkunmetaĵo en malbrodornamita stilo.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Attic orators en la angla Vikipedio.