Atis Kronvalds

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atis Kronvalds
Persona informo
Atis Kronvalds
Naskiĝo 15-an de aprilo 1837 (1837-04-15)
en Bunka Parish
Morto 17-an de februaro 1875 (1875-02-17) (37-jaraĝa)
en Vecpiebalga
Lingvoj latva vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Alma mater Universitato de Tartu vd
Profesio
Okupo lingvistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Atis KRONVALDSKRONVALDU Atis (n. la 15-an de aprilo 1837 - m. la 17-an de februaro 1875) estis latva verkisto, lingvisto kaj instruisto.

Junaĝo[redakti | redakti fonton]

Kronvalds naskiĝis ene de la familio de tajloro, sed estis edukita de pastroj en Durbe. Post studado en Liepāja, li fariĝis privata instruisto. En 1860, li ekstudadis medicinon en la universitato de Berlino. Li tamen devis rezigni post duonjaro pro manko de mono. Li revenis al Latvio, kie li denove laboris kiel privata instruisto en Durbe.

Kunlaborado al la movado "Junaj Latvoj"[redakti | redakti fonton]

Post sia reveno al Latvio, Kronvalds kunigis la latvan, naciisman movadon "Junaj Latvoj", kaj fariĝis fervora subtenanto de la latvaj rajtoj, lingvo kaj kulturo. En 1865, li transloĝiĝis al Tartu por studadi pedagogion en la universitato de Tartu. En 1868, li tie fariĝis instruisto en la loka instruista seminario. Li kunlaboradis al la agado de loka latva societo : li interalie reinstigis la tradicion de "Latvaj vesperoj", unue elpensita de Krišjānis Valdemārs. Li plie redaktis verkojn pri la teorio de edukado, kaj plurajn artikolojn pri edukado kaj lingvistiko. En 1872, li verkis Nationale Bestrebungen, tio estas kvazaŭ la manifesto de la Junaj Latvoj. En 1873, Kronvalds transloĝiĝis al Vecpiebalga, kie li laboris kiel instruisto en loka lernejo.