Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj
ekoregiono
AT0102 map.png
Koordinatoj0° 44′ 47″ S, 9° 59′ 41″ O (mapo)-0.7464299.994794Koordinatoj: 0° 44′ 47″ S, 9° 59′ 41″ O (mapo) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo de la tropikaj humidaj arbaroj en la mondo.

La atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la afrik-arbara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj. La ekoregiono estas parto de la tutmondaj 200-regiono kongaj marbordaj arbaroj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono situas en Centra Afriko kaj kovras montetojn, ebenaĵojn, kaj montarojn de la atlantika marbordo de Kameruno, Ekvatora Gvineo, Gabono, Respubliko Kongo, Angolo, kaj Demokratia Respubliko Kongo. Ĝi estas riĉa arbaro kiu gastigas grandajn mamulojn kiaj okcidentan gorilon (Gorilla gorilla), ĉimpanzojn, arbaran elefanton (Loxodonta cyclotus) kaj afrikan bubalon, plie multajn etajn mamulojn, birdojn, amfibiojn, reptiliojn, kaj senvertebrulojn. Krom ĉimpanzoj kaj goriloj, aliaj primatoj inkluzivas Colobus satanas kaj Mandrillus sphinx.

La atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj okupas areon de 189 700 kvadrataj kilometroj, etendante sin laŭlonge de la marbordo ekde malaltaj montetoj norde ĝis montoj pli fore sude kaj oriente. La arbaroj kovras la sudokcidentan landangulon de Kameruno, kontinentan Ekvatoran Gvineon (aŭ Riveron Munion) kaj la marbordajn ebenaĵojn de Gabono. Mallarĝa strio etendiĝas sudoriente tra Respubliko Kongo kaj la orienta parto de la Kabindo enklavo de Angolo ĝis norde de Konga Rivero en la provinco de Centra Kongo (Demokratia Respubliko Kongo).

La ekoregiono konstituas la plej sudan parton de la malsupra-gvineaj arbaroj, regiono de marbordaj humidaj foliarbaroj kiuj etendas sin norden kaj okcidenten en sudokcidentan Kameruno kaj sudan Niĝerion. La Atlantika Oceano troviĝas oriente, kaj partoj de la Mangrovoj de Centra Afriko situas laŭlonge de la saletaj riveraj elfluejoj kaj estuaroj ĉe la marbordo. La ekoregiono, tra kiu fluas iom da larĝaj riveroj, etendas sin ekde sude de la Sanago en Kameruno ĝis ĵus norde de la Konga Rivero. Oriente, la marbordaj arbaroj transiras al Nordokcidendant-kongaj malaltaĵaj arbaroj, parto de la konga arbarokomplekso kiu kovras la Kongan Basenon. Sudoriente la okcident-konga arbar-savana mozaiko limtuŝas la atlantik-marbordajn ekvatoriajn arbarojn.

Ĝi estas tropika ekoregiono kiu tra la jaro ricevas altan precipitaĵon.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

Kune kun la najbaraj marbordaj arbaroj de Cross-Sanago-Bioko, la areo entenas ĉirkaŭ 50% de la endemia plantovivo de tropika Okcidentafriko. Speciale gravaj areoj por la plantovivo inkluzivas Kristalan Montaron en Gabono kaj la areon de Mayombe apud la landlimoj de Respubliko Kongo, Angolo, kaj la Demokratia Respubliko Kongo.

La areo ampleksas iom da endemiaj arbaraj mamuloj inkluzive Cercopithecus solatus, Crocidura crenata, Epomophorus grandis, kaj Heimyscus fumosus plie la arbaran elefanton kaj la gorilaj, ĉimpanzoj kaj aliaj primatoj menciite supre. La arbaroj ankaŭ estas birdoriĉaj. Endemiaj reptilioj inkluzivas Astylosternus schioetzi, Hemisus perreti, Hymenochirus feae, Phrynobatrachus ogoensis, kaj Xenopus andrei.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

Tropika humida arbaro en Gabono.

En la ekoregiono multaj bestoj, inkluzive de la primatoj, estas endanĝerigitaj pro ĉasado por viando aŭ por trofeoj. Elefantoj estas ŝtelŝasitaj por viando kaj por la eburokomerco. Arbarekspluatado estas daŭra minaco en Kameruno, Gabono, Respubliko Kongo, kaj speciale en Ekvatora Gvineo. Tamen, grandaj areoj de arbaroj postrestas, kaj la faŭno ankoraŭ estas eksterordinara riĉa en la suda parto de Ekvatora Gvineo kaj en Gabono, kiu havas signita grandajn areojn kiel Nacian Parkon, inkluzive de Nacia Parko de Loango en tiu ĉi ekoregiono.

Urbaj areoj kaj establoj[redakti | redakti fonton]

Tiu estas maldense loĝata regiono. La sudo de Kameruno estas forte arbarkovrita kaj enhavas la marbordan kontoron de Kribi kaj la Nacian Parkon de Campo Ma'an. Ĉiu la kontinenta Ekvatora Gvineo estas en tiu ekoregiono, inkluzive de la haveno de Batao. En Gabono, same kiel arbarekspluatadaj kampadejoj, la arbaroj estas loĝataj de etaj grupoj de terkulturistoj kaj fiŝkaptistoj inkluzive de tradiciaj arbaraj loĝantoj kiaj la Bakola kaj la Bagyeli. Gabonaj urboj ĉirkaŭ la marbordaj arbaroj inkluzivas Lambaréné, hejmon de la Albert Schweitzer Malsanulejo, la arbarekspluatadan bazon de Ndjolé, Fougamou-kontoron por viziti la Nacian Parkon de Waka, kaj Gamba (Gabono), naftocentron sed ankaŭ bazon por viziti la Nacian Parkon de Loango.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Afrotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AT0101 Albert-riftaj montarbaroj Flago-de-Burundo.svg Burundo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Ruando.svg Ruando, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0102 Atlantik-marbordaj ekvatoraj arbaroj Flago-de-Angolo.svg Angolo, Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Gabono.svg Gabono, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg Respubliko Kongo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0103 Kamerunaj montarbaroj Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0104 Centra-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0105 Komoraj arbaroj Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj
AT0106 Kros-niĝeraj transiraj arbaroj Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0107 Marbordaj arbaroj de Kros-Sanago-Bioko Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-Niĝerio.svg Niĝerio
AT0108 Orientafrikaj montarbaroj Flago-de-Kenjo.svg Kenjo, Flago-de-Sud-Sudano.svg Sud-Sudano, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Ugando.svg Ugando
AT0110 Orient-kongaj marĉarbaroj Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0111 Orient-gvineaj arbaroj Flago-de-Benino.svg Benino, Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Ganao.svg Ganao, Flago-de-Togolando.svg Togolando
AT0113 Granit-sejŝelaj tropikaj humidaj arbaroj Flago-de-la-Sejŝeloj.svg Sejŝeloj
AT0114 Gvineaj montarbaroj Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flago-de-Liberio.svg Liberio, Flag of Sierra Leone.svg Sieraleono
AT0115 Knajsnaj-amatolaj montarbaroj Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT0116 Kvazulanda-Kablanda arbara mozaiko Flago-de-Sudafriko.svg Sud-Afriko
AT0117 Madagaskaraj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
AT0118 Madagaskaraj subhumidaj arbaroj Flago-de-Madagaskaro.svg Madagaskaro
AT0120 Maskarenaj arbaroj Flago-de-Francio.svg Francio, Flago-de-Maŭricio.svg Maŭricio
AT0121 Monto-kamerunaj kaj biokaj montarbaroj Flago-de-Ekvatora-Gvineo.svg Ekvatora Gvineo, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno
AT0124 Nordorient-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0125 Norda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Flago-de-Kenjo.svg Kenjo, Flago-de-Somalio.svg Somalio, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio
AT0126 Nordokcident-kongaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-la-Centr-Afrika-Respubliko.svg Centr-Afrika Respubliko, Flago-de-Gabono.svg Gabono, Flago-de-Kameruno.svg Kameruno, Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg Respubliko Kongo
AT0128 Suda zanzibara-inhambana marborda arbarmozaiko Flago-de-Malavio.svg Malavio, Flago-de-Mozambiko.svg Mozambiko, Flago-de-Tanzanio.svg Tanzanio, Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo
AT0129 Okcident-kongaj marĉarbaroj Flago-de-la-Respubliko-Kongo.svg Respubliko Kongo, Flago-de-la-Demokratia-Respubliko-Kongo.svg Demokratia Respubliko Kongo
AT0130 Okcident-gvineaj malaltaĵaj arbaroj Flago-de-Ebur-Bordo.svg Ebura Bordo, Flago-de-Liberio.svg Liberio, Flago-de-Gvineo.svg Gvineo, Flag of Sierra Leone.svg Sieraleono

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]