Atlantropa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Mapo pri sekiĝintaj partoj de la Mediteraneo (ruĝe)

Atlantropa estas la nomo de giganta akvobaraĵa projekto en la Ĝibraltara Markolo kaj ĉe la Dardaneloj, kiun ellaboris kaj konatigis la germana arkitekto kaj geopolitikisto Herman Sörgel ekde 1928 ĝis sia akcidenta morto en 1952.

Koncepto[redakti | redakti fonton]

La koncepto baziĝis je observado, el la Atlantiko kaj la Nigra Maro daŭra fluas akvo al la Mediteraneo, ĉar tie pli da akvo vaporiĝas ol alfluas. Oni volis per tiu baraĵkonstruo malpliigi la alfuon kaj tiel malaltigi la marnivelon, akiri novlandojn kaj per kontrolita alfluigo oni volis gajni akvoenergion.

Herman Sörgel komencis la planadon de Atlantropa ekde la 1920-aj jaroj kun svisa inĝeniero Bruno Siegwart. Ili planis la baraĵon ne je la mallarĝa parto, sed je ĉ. 20 km okcidente. Laŭ kalkuloj de Sörgel, nur la bazo devintus esti 2,5 km larĝa kaj ĝis 300 m alta, la konstrua tempo 10 jaroj kun 200.000 laboristoj en 4 skipoj. Ili ne detaligis la loĝistikajn problemojn kiel transportadon de laborlokoj, sufiĉecon de la cemento ks.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

La nomo de la projekto validas hodiaŭ ankaŭ la tuta koncepto, kiu celis traireblan kontinentan ligon inter Eŭropo kaj Afriko. Laŭ la planoj, landponto interligintus Sicilion, la hodiaŭan Italion kaj Nordafrikon, pli precize Tunizion. Tiel oni celis fervojan linion inter Berlino, Romo kaj Kaburbo.

En la tiel duonigita Mediteraneo, en la okcidenta parto sinkintus la maro kun 100 m, en la orienta parto 200 m. La akvosurfaco de la Mediteraneo tiel malpliiĝas je 20 kaj estiĝas 500.000 km² novlando.

Oni fondis en 1940 unuiĝon „Atlantropa-Institut“, kiu agadis eĉ post morto de Sörgel ĝis 1960 kaj intencis akiri monon por la projekto. La projekto tute malgraviĝis post ekuzo de nuklea energio kaj sendependiĝo de la iamaj francaj kolonioj.