Atletiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Atletiko ampleksas ĉiujn individuajn sportojn kiel ekzemple kuron, salton, ĵeton kaj similajn. Speciala kampo de atletiko estas malpeza atletikoleĝera atletiko (en multaj lingvoj nomata simple atletiko). Teamaj sportoj, rajdado kaj aŭtokonkursoj ne estas parto de atletiko.

Internacia atletikasocio estas IAAF, Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj en (angla lingvo international association of athletics federations, www.iaaf.org). Diversaj naciaj kaj kontinentaj asocioj membras en IAAF. Ekzemple EAA por Eŭropo kaj Nacac por Nordameriko.

Atletiko estas la unua sporto de Olimpiaj ludoj.

Frua ora ligo kaj hodiaŭa diamanta ligo

(Ora Ligo) (en angla lingvo: Golden League) estis ĝis la jaro 2010 unua granda atletika konkurso, kiu provas konkurenci Olimpikojn, precipe rilate ties komercan valoron. Hodiaŭ oni havas la IAAF Diamantan Ligon, ( en angla lingvo IAAF Diamond League), jara serio de malpezaj atletikaj rekontiĝoj. La Internacia Asocio de Atletikaj Federacioj organisas la diamantan ligon.

Ĉefaj elprovoj de Atletiko

Ĉefaj elprovoj de Atletiko estas:

  • Kuroj: vira kaj ina 100-, 200-, 400- (sprinto), 800-, 1500-metro, *mezlongaj kuroj) 5-,10-kilometro,maratono,(longaj kuroj)
  • Barierkuroj: vira bariera 110-metro, ina bariera 100-metro, vira jaj ina bariera 400-metro, obstakla 3-kilometro,
  • Stafetkuroj: vira kaj ina stafeta 400-metro, stafeta 1600-metro,
  • Marŝa 20-kilometro kaj 50-kilometro
  • Ĵetoj: glob-, disko-, martel- kaj lancĵeto
  • Saltoj: alto-, longo-, stango- kaj trisalto,
  • vira dekatlono (aŭ dekprovo), ina heptatlono (aŭ sepprovo)

Teĥnikaj vortoj

Oni uzas diversajn fakvortojn, vidu ankaŭ la fakvortliston: Ĵerzo, ŝorto, pintaj ŝuoj, vego, dromo,start- kaj finlinio, startpafo, misstarto, missalto, misĵeto, Ekranego,spektantoj, Podiumo, or-, arĝent-, bronzmedaloj, himno, flago, flagportilo, atleto, trejnisto, juĝisto

vidu ankaŭ


Asocioj

Statistikoj

Eksteraj ligiloj