Atner Huzangaj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Atner Huzangaj
Persona informo
Naskiĝo 8-an de oktobro 1948 (1948-10-08) (75-jaraĝa)
en Ĉeboksari
Lingvoj rusa
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Faculty of Oriental Studies of the St. Petersburg University • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Familio
Patro Petĕr Khusankaĭ
Patrino Vera Kuzmina
Okupo
Okupo filologo • tradukisto
vdr

Atner HUZANGAJ (en la ĉuvaŝa Атнер Хусанкай, naskiĝis la 8-an de oktobro 1948) estas ĉuvaŝa literaturisto, doktoro pri filologio, profesoro, filo de la fama ĉuvaŝa nacia poeto Peter Huzangaj.

Li finis orientan fakultaton de la Leningrada ŝtata universitato kun specialistiĝo pri la araba lingvo. En 1990 li kandidatiĝis por la posteno de la prezidanto de la Ĉuvaŝa Respubliko kun naciismaj sloganoj, sed ricevis nur 10 % de la voĉoj. Li estis unu el iniciatintoj kaj fondintoj de Ĉuvaŝa Nacia Kongreso

En 1989 li estis premiita per la ĉuvaŝa junulara literatura premio Sespel Miŝŝi.

Cetere la nomo "Atner" estas ĉuvaŝa pagana nomo, uzata de la ĉuvaŝoj antaŭ ilia kristanigo.

}