Nuklea fiziko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Atomkerneco)

La atomkerna fiziko (aŭ nuklea fiziko) estas fako de la fiziko, kiu studas la ecojn de atomkernoj. Ĝi ankaŭ studas la atomkernajn reakciojn, kiel la fision kaj la fuzion.

Al la atomkerna fiziko apartenas interalie la branĉoj kiel radioaktiveco, atomkernfuzio kaj atomkernfendado.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historio de nuklea fiziko kiel aparta fako de "atoma fiziko" (studo de atomkerno kun ĝia ĉirkaŭaj elektronoj) komenciĝas per la malkovro de radioaktiveco fare de Henri Becquerel en 1896 [1], fare de sia esplorado de fosforesko en uraniaj saloj[2]. La malkovro de la elektrono fare de J. J. Thomson[3] unu jaron poste estis indiko, ke la atomo havas internan strukturon. Komence de la 20a jarcento la akceptita modelo de la atomo estis la modelo de "prunpudingo" de J. J. Thomson, en kiu la atomo estis pozitive ŝargita pilko kun pli malgrandaj negative ŝarĝitaj elektronoj enigitaj en ĝi, nuligante la tutan elektran ŝargon de l'atomo.

En la sekvaj jaroj, radioaktiveco estis vaste esplorata, precipe de Marie Curie, Pierre Curie, Ernest Rutherford kaj aliaj. Je la jarcentŝanĝo, fizikistoj ankaŭ malkovris tri specojn de radiado eliranta el atomoj, kiujn ili nomis alfa, beta kaj gama-radiado. Eksperimentoj de Otto Hahn en 1911 kaj de James Chadwick en 1914 malkovris, ke la beta-disfala spektro estis kontinua anstataŭ diskreta. Tio estas, elektronoj estis elĵetitaj de la atomo kun kontinua gamo da energioj, anstataŭ la diskretaj kvantoj de energio, kiuj estis observitaj en gamma kaj alfa-disiĝoj. Ĉi tio estis problemo por tiama nuklea fiziko, ĉar ĝi ŝajnis indiki, ke energio ne konserviĝis en ĉi tiuj disiĝoj.

La Nobel-premio pri fiziko de 1903 estis komune donita al Becquerel, pro lia malkovro kaj al Marie kaj Pierre Curie pro ilia posta esplorado pri radioaktiveco. Rutherford ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1908 pro siaj "esploroj pri la disfalo de la elementoj kaj la kemio de radioaktivaj substancoj".

En 1915, Alberto Ejnŝtejno formulis la ideon de ekvivalenteco de maso-energio (nome ). Dum la laboro pri radioaktiveco de Becquerel kaj Marie Curie antaŭis ĉi tion, klarigo pri la fonto de la energio de la radioaktiveco devus atendi poste la malkovron en 1935, ke la kerno mem konsistis el pli malgrandaj eroj, la nukleonoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. B. R. Martin. (2006) Nuclear and Particle Physics (angle). John Wiley & Sons, Ltd.. ISBN 978-0-470-01999-3.
  2. Henri Becquerel (1896). “Sur les radiations émises par phosphorescence (Pri la radiadoj eldenditaj de fosforesko)”, Comptes Rendus (fr) 122, p. 420–421. 
  3. (1897) “Cathode Rays (Katodaj radioj)”, Proceedings of the Royal Institution of Great Britain (en) XV, p. 419–432. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]