Atomkerno
Aspekto
| Atomkerno | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| speco de kvantuma partiklo | |||||
| ligita stato • elektre neneŭtra partiklo • kvarka materio | |||||
| |||||
La atomkerno (ankaŭ nomata atoma nukleo) estas parto de la atomo, konsistanta el protonoj kaj neŭtronoj. En ĝi koncentriĝas 99,9 % de la atoma maso, kvankam ĝi reprezentas nur etan parton de ĝia volumeno. Pro la protonoj, atomkerno havas pozitivan ŝargon. Neŭtrala atomo (laŭ ŝargo) estiĝas, se kernon kun n protonoj ĉirkaŭas sama nombro da elektronoj.
La nombro de la protonoj montras, kiun kemian elementon la atomkerno reprezentas. Atomoj kun sama proton- sed malsama neŭtronnombro estas nomataj izotopoj de la kemia elemento.
La atomkernon karakterizas la nombro de la protonoj (nomata ankaŭ atomnumero) kaj la nombro de ĝiaj neŭtronoj.

Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Atomfiziko
- Kernfiziko
- Nuklea fiziko
- Kernoreakcio
- Izotopo
- Magia nombro (fiziko)
- Nuklea izomero
- Listo de partikloj
- Radioaktiveco
- Fuzio
- Fisio
- Atomnumero
- Atompezo

