Atommodelo de Thomson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La atommodelo de Thomson.

La atommodelo de Thomson estas unu el la pluraj sciencaj modeloj de la atomo. Ĝi estis unue proponita de Joseph John Thomson en 1904[1] rapide post la malkovro de la elektrono, sed antaŭ la malkovro de la atomkerno. La modelo provis kombini la tiame konatajn ecojn de atomoj: 1) elektronoj estas negative ŝargitaj partikloj kaj 2) atomoj estas neŭtre ŝargitaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Plum Pudding Model - Universe Today. Universe Today (27-a de aŭgusto 2009). Alirita la 19-an de decembro 2015.