Attila Árvay
Attila Árvay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1927 en Budapeŝto |
Morto | 31-an de aŭgusto 2008 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Semmelweis |
Okupo | |
Okupo | kardiologo kirurgo universitata instruisto |
Attila Árvay [Arvai], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Árvay Attila estis hungara kardiologo, korkirurgo, altlerneja instruisto.
Attila Árvay[1] naskiĝis la 11-an de aprilo 1927 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de aŭgusto 2008 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Árvay maturiĝis en Sárospatak en 1945, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Budapeŝto en 1951. Post la diplomo li laboris en pluraj institutoj, inter 1955-1957 en kliniko, poste en ĵus fondita institito. Ĝis 1957 li estis asistanto, ĝis 1967 subkuracisto, ekde 1967 ĉefkuracisto, ekde 1981 profesoro, ekde 1992 institutestro. Intertempe li akris nekropsian (1955), kirurgian (1961) kaj korkirurgian (1979) licencojn, eĉ li kandidatiĝis en 1967 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1981–1997 li estis profesoro kaj katedrestro en Universitato Semmelweis. Li havis edzinon inter 1951–1956, sed poste ŝia edzino disidis kun sia infano. Li denove edziĝis en 1958, ŝia dua edzino naskis filinon en 1960. Li ricevis memormedalojn aŭ premiojn inter 1982-2001.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Billentyűképződés az aortában kísérletes szűkítés következtében. (kunaŭtoro, 1954)
- Új műtéti eljárások csökkent pulmonális keringéssel járó veleszületett szívhibák gyógyítására. (1957)
- Haemodynamikai és műtéttani adatok a pulmonalis stenosis sebészi kezeléséhez. (disertaĵo, 1966)
- Pacemakeres monitorozás szívműtétek után. (kunaŭtoro, 1973)
- Sebészet és traumatológia. (studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1989, tralaborita: 1994)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto (1978)[2]