Attila Bozay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Bozay
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1939 (1939-08-11)
en Balatonfűzfő
Morto 14-an de septembro 1999 (1999-09-14) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Béla Bartók Conservatory, Budapest • Muzikakademio Franz Liszt
Familio
Edz(in)o Klára Körmendi
Okupo
Okupo komponisto • universitata instruisto
vdr

Attila Bozay [bozai], hungare Bozay Attila estis hungara komponisto, profesoro, instruisto, citristo kaj bekflutisto.

Attila Bozay naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1939 en Balatonfűzfő - mortis la 14-an de septembro 1999 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Bozay studis muzikolernejo en Tarhos kaj Budapeŝto, poste muzikakademion en Budapeŝto inter 1957-1962. Poste tuj li ekinstruis en Szeged en muziklernejo, poste li laboris en Hungara Radio. Li plulernis staĝon en Parizo en 1967. Ekde 1979 li instruis komponadon en la Muzikakademio Franz Liszt, dume li ankaŭ koncertadis. Li havis diversajn postenojn en diversaj muzikaj societoj. Li ricevis premion Kossuth en 1990, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Liaj komponaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio