Attila Egerházi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Egerházi
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1964 (1964-10-13) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo koreografo • dancisto • baleta majstro • reĝisoro • pedagogo
vdr

Attila Egerházi, laŭ hungarlingve kutima nomordo Egerházi Attila estas hungara baletisto, koreografo, altlerneja instruisto, teatrestro.

Attila Egerházi[1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Egerházi komencis siajn aktorajn studojn en studio de la Nacia Teatro (Budapeŝto), samtempe li ankaŭ studis klasikan gitaradon. En la aĝo de 16 li intense turnis sin al la danca arto kaj li komencis siajn baletajn kaj nuntempajn dancojn en la lernejo de Endre Jeszenszky. Post la maturiĝo li studis en Vieno, Stutgarto kaj Parizo. Liaj majstroj estis André Glegolszky, Christopher Ferrari, Armbgard von Bardelleben, Sonia Mota, Carlos Orta, Joe Alegado, Milton Mayers, Bruce Taylor, José Mayer, Raza Hamadi kaj Matt Mattox. Inter 1986–1989 li dancis en Vieno, inter 1989–2004 en Budapeŝta Ŝtata Operejo (hejmo de operoj kaj ankaŭ baletoj). Ekde 1990 li kreis ankaŭ koreografiojn. Inter 1991–1997 li estis fondinta membro de hungara dancarta teatro, inter 1995–2016 li laboris en Prago, inter 1998–2000 li instruis en Hungara Dancarta Altlernejo. En la sekvaj jaroj li laboris province kaj eksterlande, fine en 2018 li estis fondinta teatrestro de baleta teatrejo en Székesfehérvár. Li ricevis premiojn inter 2003-2020.

Liaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Liaj koreografiaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Otthon (1990)
  • Porcelán bölcső (1996)
  • La mirinda mandareno (2003)
  • Bolero (2008; 2011)
  • Cignolago (2015)
  • Phantom pain (2021)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]