Attila Futaki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Futaki
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1984 (1984-11-27)
en Békéscsaba
Morto 2-an de januaro 2024 (2024-01-02) (39-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bildliteraturisto • desegnisto de bildrakonto • ilustristo
vdr

Attila Futaki, laŭ hungarlingve kutima nomordo Futaki Attila (1984-2024) estis hungara ilustristo, bildliteraturisto.

Attila Futaki [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1984 en Békéscsaba kaj mortis la 2-an de januaro 2024.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Futaki frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste en Budapeŝto, fine en Florenco. Post siaj studoj li laboris en diversaj redaktejoj en Budapeŝto. Ekde 2006 li estis arta direktoro de eldonejo. Lia bildliteraturo "La spiralo" estis publikigita en hungara kaj franca en 2008. Lia plej granda atingo ĝis nun estis, kiam firmao Walt Disney komisiis lin por desegni adapton de la filmo "The Lightning Thief". En 2013 li estis invitita por ilustri la unuan paĝon de The New York Times.

Ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • Budapeŝto (2005)

Elektitaj desegnaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Képtelen képregény (2000)
  • Urbs (2005)
  • ilustraĵoj en poemaro de Attila József (2005)
  • Spirál (2008)
  • Severed (2011)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]