Attila Mizsér

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Mizsér
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1961 (1961-04-28) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo modernpentatlonisto • pafisto
vdr

Attila Mizsér [miĵEr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mizsér Attila estas hungara moderna pentatlonisto, sportpafisto, dufoja olimpiano, olimpika kaj kvinfoja monda ĉampionoj.

Attila Mizsér[1] naskiĝis la 28-an de aprilo 1961 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Mizsér akiris diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1987 financan diplomon en altlernejo en 1994. Li edziĝis en 1991, 4 gefiloj naskiĝis inter 1992-2010. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 1988 kaj 1992. Ekde 1994 li laboris en banko.

Sporta kariero[redakti | redakti fonton]

Attila Mizsér inter 1971-1994 estis moderna pentatlonisto en sportklubo en Újpest, poste li estis sportpafisto. Li estis hungara pentatlona ĉampiono dekfoje inter 1983-1994 unuoble, teame aŭ stafete, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1980-1994. Li estis ankaŭ hungara pafa ĉampiono kvarfoje inter 1995-1999 teame. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1992 kun ora kaj arĝenta medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvinfoje inter 1985-1993 unuoble, teame aŭ stafete. Lia plej konata trejnisto estis Ferenc Török (moderna pentatlonisto). Li finis sian aktivan sportan karieron en 1994, poste li estis postenulo en la hungara pentatlona vivo.

Lia libro[redakti | redakti fonton]

  • Sportháromság. Konfliktuskezelés az edző – szülő – versenyző kapcsolatrendszerben (2018)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]