Attila Orbók
Attila Orbók | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 17-an de septembro 1887 en Bratislavo | |
Morto | 5-an de oktobro 1964 (77-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Tombejo Farkasrét ![]() | |
Ŝtataneco | Hungario ![]() | |
Familio | ||
Patro | Mór Orbók ![]() | |
Gefratoj | Loránd Orbók ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto scenaristo tradukisto ![]() | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Attila Orbók, laŭ hungarlingve kutima nomordo Orbók Attila estis hungara ĵurnalisto, verkisto, scenaristo, parlamentano. Lia nobela antaŭnomo estis kökösi [kokoŝi], lia patro estis Mór Orbók, lia frato estis Loránd Orbók.
Attila Orbók [1] naskiĝis la 17-an de septembro 1887 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 5-an de oktobro 1964 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Attila Orbók frekventis mezlernejon kaj universitaton en Kolozsvár, sed li lernis iomete ankaŭ en Munkeno kaj Sorbonne. Post la jura diplomo ekde 1910 li estis ĵurnalisto en Budapeŝto, post 2 jaroj en Parizo, kie li verkis ankaŭ scenarlibrojn. Dum la Kalistefa revolucio li havis postenon en la hungara ambasadorejo de Berno, poste li estis ĵurnalisto dum Traktato de Trianon. Inter 1920 kaj 1922 li estis elektita parlamenta deputito, poste li denove estis ĵurnalisto. Li ofte verkis scenarlibrojn, teatraĵojn, skeĉojn.
Li edziĝis en 1919, poste li havis 2 filojn. En 1923 li eksedziĝis kaj post 8 jaroj li denove edziĝis.
Elektitaj scenarlibroj
[redakti | redakti fonton]- Tünemény (1937, origine ĝi estis teatraĵo prezentita en 1922 en Teatro Renaissance, poste en Parizo, Berlino, Londono; la filmo mem estis farita en Holivudo)
- Bercsényi huszárok (1939, kun Károly Nóti)
- Egér a palotában (1943)
- Nem válok el (televizia filmo, 1992)
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- Erdély mosolya (anekdotoj, 1940)
- Az isten kertje (romano, 1944)
- Tom Sawyers Abenteuer (komedio, prezentita en Okcidenta Berlino, 1959)
- tradukaĵoj de Anatole France, Guy de Maupassant, Cocteau