Attila Puskás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Attila Puskás
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aŭgusto 1931 (1931-08-09) (92-jaraĝa)
en Kluĵo
Familio
Patro Lajos Puskás
Okupo
Okupo biologo • entomologo
vdr

PUSKÁS Attila (puŝka:ŝ) estas rumanuja hungara biologo (entomologo, botanikisto), politika malliberulo naskita en Kluĵo la 9-an de aŭgusto 1931. Li estas filo de Lajos Puskás.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Attila Puskás la mezlernejonfinis en sia naskiĝurbo (1950); li havigis samloke la diplomon de instruisto en la fakultato pri naturscienco en Universitato Bolyai (1954). Komence li instruis en Frumoasa (1954-55), poste en liceo de Miercurea Ciuc (1955-58), en Dăneşti (Harghita). La 12-an de majo 1959 oni arestis lin kune kun siaj 6 kolegoj kaj 5 lernantoj kaj oni kondamnis li al 20 jaroj malliberejo. Li liberiĝis laŭ amnestio la 3-an de aŭgusto 1964. Li laboris kiel biologo, resp. ĉefbiologo, direktoro de plantprotekta laboratorio en Sfântu Gheorghe ĝis sia pensiuliĝo. Poast 1990 li estis vicprezidanto de distrikta organizo de RMDSZ, prezidanto de Ligo de Estintaj Politikaj Malliberuloj en Distrikto Covasna. Li estis laŭreato de memormedalo "A hazáért és a szabadságért" (Por patrujo kaj libereco) (1991) de Hungarujo.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Barátaink és ellenségeink a rovarok (1975);
  • Rovargyűjtők könyve (Kv. 1976).
  • A fenyők birodalmában (Kv. 1997),
  • Növényvédelmi ABC (Sepsiszentgyörgy 2000).
  • Alkonyatkor, Sepsiszentgyörgy, Trisedes Press, 2014.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Balogh László: A fővádlott. En volumo És te hol voltál, Szent György? (Sepsiszentgyörgy 2001. 143-172).

Fontoj[redakti | redakti fonton]