Attini


Attini estas diversega tribo de mirmikenaj formikoj kun 49 vivantaj kaj unu fosilia genro.[1] Ili vivas plejparte en la Neotropiso, sed kelkaj grupoj estas tutmondaj. La tribo inkludas du diversegajn genrojn: Pheidole (proksimume 1200 konataj specioj), konatan pro la dumorfismo de siaj laboristoj, kaj la malgrandan kaj strangaspektan predanton Strumigenys (proksimume 900 konataj specioj). La subtribo Dacetina havas similajn adaptojn kiel Strumigenys, interalie, ĉe multaj specioj de ambaŭ grupoj, specialan risortmandiblan mekanismon por rapidega mordado. Alia el la plej famaj grupoj estas la subtribo Attina (fungokultivaj formikoj), kiuj kultivas fungojn en en simbiozo simila al la agrikulturo de homoj.
Sistematiko
[redakti | redakti fonton]La nuntempa difino de Attini estis proponita en 2015 surbaze de genetika studo. Antaŭ tiu tempo, la nomo estis uzata nur por la fungokultivaj formikoj. Krom tiuj, la nuna Attini inkludas la tuton de la eksaj triboj Basicerotini, Dacetini, kaj Phalacromyrmecini, kaj diversajn aliajn genrojn.[2] Kelkaj el la antaŭe agnoskitaj grupoj foje nun estas konsiderataj kiel subtriboj.
La tribo originis kaj rapide diversiĝis ĉirkaŭ la kretacea-terciara evento.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bolton, B. (2013), "An online catalog of the ants of the world.", AntCat, https://www.antcat.org/catalog/429609, retrieved 4-a de marto 2025
- ↑ Ward, Philip S., k. al. 2015. "The evolution of myrmicine ants: phylogeny and biogeography of a hyperdiverse ant clade (Hymenoptera: Formicidae)". Systematic Entomology 40: 61-81.
- ↑ Branstetter, Michael G., k. al. 2017. "Dry habitats were crucibles of domestication in the evolution of agriculture in ants". Proceedings of the Royal Society B 284: 20170095.