Auburn Hills estas urbo de Miĉigano, subŝtato de Usono. Ĝi situas en la kantonoOakland kaj apartenas al la "aŭtomobilprodukta" urbaro ĉirkaŭ la urbo Detroit. Laŭ la censo de aprilo 2020 en la urbo vivis 24 360 loĝantoj sur areo de 43,09 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 565 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Orion Township kaj Pontiac.
Internacie la loĝloko aparte konatas pro tio ke tie situas la sidejo de la aŭtomobila firmao Chrysler. Krome ankaŭ interalie la entrepreno de meĥanika fabrikado BorgWarner same havas sian sidejon en Auburn Hills. Aldone, la urbo ankaŭ gastigas unu el du kampusoj de la universitato de Oakland - la alia estas en Roĉestro.