August Ebrard
| August Ebrard | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 18-an de januaro 1818 en Erlangen | ||||
| Morto | 23-an de julio 1888 (70-jaraĝa) en Erlangen | ||||
| Religio | protestantismo vd | ||||
| Lingvoj | germana • franca vd | ||||
| Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Franz Elias Ebrard (mul) | ||||
| Patrino | Wilhelmine Dorothea Katharina Hohle (mul) | ||||
| Edz(in)o | Luise von Loewenich (mul) | ||||
| Infanoj | Friedrich Clemens Ebrard (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Alia nomo | Gottfried Flammberg • Sigmund Sturm • Cheirisophos • d.J. Schliemann vd | ||||
| Okupo | historiisto de kristanismo poeto verkisto universitata instruisto Protestanta teologo | ||||
| Laborkampo | Protestanta teologio, teologio praktika, Protestanta liturgio kaj beletro | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Johannes Heinrich August EBRARD (naskiĝinta la 18-an de januaro 1818 en Erlangen, mortinta samloke la 23-an de julio 1888) estis germana teologo reformita kaj verkisto beletra.
En 1842 Ebrard fariĝis privata docento en Erlangen, en 1844 profesoro je Zuriko kaj de 1847 orda profesoro pri reformita teologio en Erlangen. En 1853 li nomumiĝis konsistoria konsilisto en Speyer: tie li falis en kverelojn inter liberaluloj kaj ortodoksuloj kio decidiga estis por reiro al Erlangen en la 1861-a jaro. Tie li reprenis la altlernejajn prelegojn kaj fariĝis krome en 1875 paroĥestro de la reformita komunumo.
Inter liaj skribaĵoj menciindas la jenaj: »Wissenschaftliche Kritik der evangelischen Geschichte« (Frankfurto 1842); »Das Dogma vom heiligen Abendmahl und seine Geschichte« (Frankfurto 1845–46); »Christliche Dogmatik« (Kenigsbergo 1851–52); »Vorlesungen über praktische Theologie« (Kenigsbergo 1854); »Handbuch der christlichen Kirchen- und Dogmengeschichte« (Erlangen 1865–67); »Die iroschottische Missionskirche des 6.–8. Jahrhunderts« (Gütersloh 1873); »Apologetik« (Gütersloh 1874–75); »Bonifatius, der Zerstörer des kolumbanischen Kirchentums auf dem Festland« (Gütersloh 1882); »Peter Lotich der jüngere« (kun traduko de kelkaj poemoj, Gütersloh 1883); »Christian Ernst von Brandenburg-Bayreuth« (Gütersloh 1885); »Reformiertes Kirchenbuch« (dua eldono, Halle 1890); »Der Brief Pauli an die Römer« (eldonis Bachmann; Erlangen kaj Leipzig
Krome, Ebrard verkis beletraĵojn sub diversaj pseŭdonimoj(Gottfried Flammberg, Christian Deutsch), eĉ darmojn. En 1888 li verkis la aŭtobiografiaĵon »Lebensführungen.
Fonto
[redakti | redakti fonton]"Erbrard" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 5. Leipzig 1906, p. 345

