Saltu al enhavo

August Ferdinand Naeke

El Vikipedio, la libera enciklopedio

August Ferdinand NAEKE (naskiĝinta la 15-an de majo 1788 en Frauenstein, mortinta la 12-an de septembro 1838 en Bonn) estis germana klasika filologo. Li frato estis la arthistoriisto Gustav Heinrich Naeke.

Estante filo de oficisto li pasigis la junulajn jarojn en Dresdeno. Frekventis li inter 1801 kaj 1806 la gimnazion de Pforta kie direktoris tiam Karl David Ilgen. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li ekstudis jursciencojn ĉe la universitato de Lepsiko dediĉonte sin baldaŭ al la filologio. Tian ĉeffilologumis en Lepsiko Gottfried Hermann. Hermann ankaŭ fariĝis ties doktoriĝteza aprobanto.

La unua deĵorloko de Naecke estis Franckesche Stiftungen je Halle (Saale). Paralele nek ĉesis la sciencaj laboroj pro kio eblis habilitiĝo en 1812 ĉe la universitato de Halle. En 1817 li nomumiĝis eksterorda profesoro.

En 1818 li fariĝis eksterorda profesoro ĉe la Bonna universitato kiu ĵus fondiĝis. Tie li gvidis, fariĝinte orda profesoro en 1820, kune kun Karl Friedrich Heinrich la filologian seminarion. Pluse estis li de 1820 profesoro pri retoriko. Ĉi-funkcie li faris festparoladojn antaŭ la altlernejaj uloj kaj editoris programskribaĵojn. En 1834/35 li eĉ rektoris. Li mortis en la aĝo de 50 jaroj pro kormalsano.

Naecke ege gravis pro la esploradoj pri la helena tragedio, al kio instigis lin lia instruisto Hermann. Lia ĉefa verko estis la monografio pri Choerilus Samius, historiepikisto (Choerili Samii quae supersunt, Lepsiko 1817).

Dum siaj dudeko da bonnaj jaroj li jam ne publikigis grandajn verkojn pro surŝutiĝo labora. Tamen li edonis kun la kolego Friedrich Gottlieb Welcker ekde 1833 la periodaĵon "Rheinisches Museum für Philologie". Multaj aferoj de li Bonne faritaj povis publikiĝi nur post lia morto: ekz. pri vojaĝo de 1822 sur la spuroj de Goeto al Sessenheim (Sesenheimer Lieder) kio instigis Goeton verki en 1823 la eseon Wiederholte Spiegelungen.

Verkoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Choerili Samii quae supersunt collegit et illustravit, de Choerili Samii aetate, vita et poesi aliisque Choerilis. Weidmann, Leipzig 1817.
  • Dissertatio de Callimachi Hecale. Thormann, Bonn 1829 (festlibro).
  • Wallfahrt nach Sesenheim. Eldonis Karl August Varnhagen von Ense. Duncker und Humblot, Berlin 1840. Noveldono (en 2008) sub la titolo Wallfahrt nach Sessenheim. Die ersten Nachforschungen über das Liebesidyll von Goethe und Friederike. Kun enkonduko e Klaus H. Fischer. Fischer, Schutterwald/Baden 2008, ISBN 978-3-928640-79-4.
  • Augusti Ferdinandi Naekii opuscula philologica (du volumoj). Eldonite de Friedrich Gottlieb Welcker. Weber, Bonn 1842–1845.
  • Carmina Valerii Catonis cum A. F. Naekii annotationibus. Eldonis Ludwig Schopen. König, Bonn 1847.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Art. "Naeke, August Ferdinand" - fare de Richard Hoche, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 23 (1886), p. 202–203
  • Wolfgang Schmid: "Aus der Geschichte der Klassischen Philologie vor Usener und Bücheler. Friedrich Ritschl und Jacob Bernays" - ĉe: Bonner Gelehrte. Beiträge zur Geschichte der Wissenschaften in Bonn. Philosophie und Altertumswissenschaften. Bonn 1968, p. 127–143 (atentu konkrete la paĝojn 128–129).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]