August Petermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
August Petermann
Naskiĝdomo en Bleicherode, kun memorigtabulo

August Heinrich PETERMANN (naskiĝinta en la 18-a de aprilo 1822 en Bleicherode, mortinta en la 25-a de septembro 1878 en Gotha) estis germana geografo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapasita abiturienta ekzameno ĉe la gimnazio en Nordhausen Petermann frekventis la Geografian artlernejon de Heinrich Berghaus en Potsdam. Tie ĉi li lernis mezuradon, dokumentadon, kartografion, faradon de kuprogravuraĵoj kaj litrografioj. Li ankaŭ faris sian unuan mapon por la verko Asie Centrale (1843) de Alexander von Humboldt. Menciindas antaŭ ĉio la tiam nova, de Petermann pli rafinigita tekniko de la prezentado de montaroj. Por la prilaborado de la anglalingva eldono de Physikalischer Atlas sub la titolo Chart of the World (1859) de Berghaus, Petermann estis inter 1845-47 en Edinburgh.

Jaroj en Britio[redakti | redakti fonton]

En 1847 Petermann transloĝiĝis Londonon kaj malfermis propran vendejon por litografioj geografiaj. Tiel li sukcesis ekhavi unuajn kontaktojn kun Reĝa Geografia Societo.

Kiel raportisto de la klubo Athenaeum li konatiĝis kun la prusa legato Christian Karl von Bunsen. Danke al Bunsen eblis ke ankaŭ germanaj fakuloj partoprenis ekspedicion al Bornu en la jaro 1849-a.

Kariero en Turingio[redakti | redakti fonton]

Post kresko de famo per diversaj fakartikoloj kaj belegaj maparoj, Pertmann venis en 1853 al la geografia sekcio de la eldonejo de Perthes en Gotha. Tie li komencis en 1855 eldoni propran gazeton titolitan Mittheilungen aus J. Perthes Geographischer Anstalt (posta titolo: Geographische Mitteilungen), kiu baldaŭ furoris inter scienculoj kaj tutmonde iĝis la plej altkvalita gazeto siaspece. La esploristoj tiutempaj publikigis en ili unue siajn ekspertizojn kaj rezultojn de vojaĝoj. La akompanaj mapoj de Petermann, kiu ĉefredaktadis, ankoraŭ plialtigis la kvaliton.

La prezentadoj de la polusaj teritorioj, de Centra Azio, de Afriko kaj Aŭstralio estas eĉ hodiaŭ ankoraŭ legeblaj kun granda plusvaloro. 24 jarkolektoj kun 830 aneksitaj mapoj kaj 50 suplementaj volumoj aperis sub la gvidado de Petermann. Krome li faris - ĉiuj sur pluraj folioj - mapojn de Usono, Aŭstralio kaj la mediteraneaj ŝtatoj. Li donis multajn spronojn kaj konsilojn al esploristoj, ekz. al tiuj kiuj iris en nekonatajn regionojn afrikajn aŭ en la polusajn teritoriojn. En 1869 Karl Koldewey gvidis ekspedicion al la polusaj maroj laŭ instigoj de Petermann el 1865. Pri la geografio de la polusaj areoj Petermann verkis plurajn proprajn artikolojn.

Por la nenombreblaj novaj eldonoj de la (lerneja) Manatlaso de Adolf Stieler li prizorgis la necesajn regulajn mapadaptigojn. Ekster ĉio tia li ankaŭ instruis junajn kartografojn. Unu el liaj disĉiploj estis ekz. Ernst Ravenstein kaj Ludwig Friederichsen.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Tomboŝtono, hodiaŭ sur la Ĉeftombejo de Gotha.

Petermann sendube plej gravis kartografie, malpli sur la kampo de scienca geografio. Specialaj talentoj estas krome organizademo kaj diligenteco, malfermiteco kaj la kapablo popularigi geografiajn problemojn.

Honoroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Geographer of the Queen (1852/53)
  • sachsen-coburg. Prof.titel (1854)
  • Dr. h. c. (Göttingen 1855)
  • membro de pluraj societoj (i.a. Akademie gemeinnütziger Wissenschaften)
  • pluraj teritorioj en Gronlando kaj Aŭstralio nomitis por li

Aliaj verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Map Of The British Isles, 1849
  • Sketch Map of Sikhim and the Nipalese Frontier, 1850
  • An account of the progress of the expedition to Central Africa, under messrs. Richardson, Barth, Overweg and Vogel in the years 1850, 1851, 1852 and 1853, 1854
  • Atlas d. neuesten Entdeckungen in Africa, 1860
  • Inner-Afrika nach d. Stande d. geogr. Kenntniss in d. J. 1861 bis 1863, 1863 (mit B. Hassenstein)
  • Spitzbergen u. d. arkt. Central-Region, Eine Reihe v. Aufss. u. Karten als Btr. z. Geographie u. Erforschung d. Polar-Regionen, 1865 (mit weiteren Autoren)
  • Die südamerik. Republiken Argentina, Chile, Paraguay u. Uruguay nach d. Stande d. geograph. Kenntniss in 1875, nebst e. geograph.-statist. Compendium, 1875

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Erik Arnberger: Handbuch der Thematischen Kartographie. Wien: 1966.
  • Biografio ĉe NDB
  • Max Eckert: Die Kartenwissenschaft. Forschungen und Grundlagen einer Kartographie als Wissenschaft. 2 Bände, Berlin und Leipzig 1921 und 1925.
  • Ingo Heidbrink (Hrsg.): 81° 45’ Nord unter Segeln. Die Nordische Jagt Grönland – vom ersten deutschen Polarforschungsschiff zum aktiven Museumsschiff. Deutsches Schiffahrtsmuseum, Bremerhaven 2005.
  • Matthias Hoffmann, Rainer Huschmann: August Heinrich Petermann. Eine neue Ära beginnt. In: Gothaer Geographen und Kartographen, Gotha 1985, S. 77–84.
  • Franz Köhler: Gothaer Wege in Geographie und Kartographie. Gotha 1987.
  • J. Smits: Petermann’s Maps. Carto-bibliography of the maps in Petermanns Geographische Mitteilungen, 1855–1945. Hes & De Graaf, ’t Goy-Houten 2004, ISBN 90-6194-249-7.
  • Lars Schmitz-Eggen: Verschollen im Packeis. Books on Demand, Norderstedt 2007, ISBN 978-3-8334-6877-3.
  • Philipp Felsch: Wie August Petermann den Nordpol erfand. Luchterhand, München 2010, ISBN 3-630-62178-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]