Saltu al enhavo

August Wilhelm Henschel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Wilhelm Henschel
(1790-1856)
"Pri la Historio de Medicino en Silezio", verko de August Wilhelm Henschel, eldonita en 1837.
"Pri la Historio de Medicino en Silezio", verko de August Wilhelm Henschel, eldonita en 1837.
Persona informo
August Wilhelm Henschel
Naskiĝo 20-a de decembro 1790
en Vroclavo, Germanio
Morto 24-a de julio 1856
en Vroclavo, Germanio
Religio judismokristanismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj germana vd
Loĝloko Germanio vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater
Profesio
Okupo botanikisto
universitata instruisto
historiisto de medicino
patologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Vroclavo vd
Verkado
Verkoj Compendium Salernitanum vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August Wilhelm Eduard Theodor HENSCHEL estis germana kuracisto, botanikisto kaj primedicina historiisto. Li estas pli konata pro sia "Medicina Historio" pri la Medicina Lernejo de Salerno. Li ankaŭ estis rektoro en la Universitato de Vroclavo.

"Komentaĵo pri medicina praktiko el Salerno", verko de August Wilhelm Henschel (1790-1856), publikigita en 1850.

Li estis filo de la kuracisto Elias Henschel (1755–1839) kaj estis edukita en la medicina kaj kirurgia kolegio de Vroclavo, la Ober-Collegium Medicum de Berlino, kaj la universitatoj de Hajdelbergo kaj Vroclavo. Li praktikis medicinon en Vroclavo inter 1813 ĝis 1816, kaj en ĉi-lasta jaro li estis nomumita privata docento pri patologio ĉe la universitato de tiu urbo.

En 1820 Henschel (kiu estis juda) adoptis la kristanismon, kaj baldaŭ poste publikigis sian unuan gravan verkon, "Von der Sexualität der Fflanzen" ("Pri la sekseco de la plantoj"), kiu altiris konsiderindan atenton en la mondo de la scienco. Li estis nomumita helpa docento ĉe sia universitato en 1821, kaj en 1832 profesoro pri anatomio, fiziologio kaj patologio.

Henschel estas plej konata pro siaj esploroj rilate al la historio de la medicino, kies rezultojn li publikigis en la medicina periodaĵo "Janus, Zeitschrift für Geschichte und Litteratur der Medicin", ("Ĵanus, Ĵurnalo pri la Historio kaj Literaturo de Medicino"), en Vroclavo, 1846-49. El liaj aliaj verkoj povas esti menciitaj: "Vertheidigung der Entzündlichen Natur des Croups" ("Defendo de la inflama naturo de la krupo"); "Commentatio de Aristotele Botanico et Philosopho", Vroclavo, 1824; "Ueber Einige Schwierigkeiten in der Pathologie der Hundswuth", ("Pri Kelkaj Malfacilaĵoj en la Patologio de la Hunda Rabio"), Vroclavo, 1829; "Zur Geschichte der Medicin en Schlesien", ("Pri la historio de la medicino en Silezio"), 1837; "Das Medicinische Doctorat, Seine Nothwendigkeit und Seine Reform." ("Pri la Medicina Doktoreco, ĝia Neceso kaj ĝia Reformo"), 1848.[1]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Ĉi-artikolo estis tradukita el la angla Juda Enciklopedio.