August Wilhelm Iffland

El Vikipedio, la libera enciklopedio
August Wilhelm Iffland
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1759 (1759-04-19)
en Hanovro
Morto 22-an de septembro 1814 (1814-09-22) (55-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof IV der Gemeinde Jerusalems- und Neue Kirche
Lingvoj germana
Ŝtataneco Electorate of Brunswick-Lüneburg
Familio
Frat(in)oj Christian Philipp Iffland • Louise Eisendecher
Edz(in)o Luise Iffland
Okupo
Okupo dramaturgoverkisto • teatra aktoro • aŭtobiografo
vdr

August Wilhelm IFFLAND (naskiĝinta la 19-an de aprilo 1759 en Hanovro, mortinta la 22-an de septembro 1814 en Berlino) estis germana aktoro, dramisto kaj teatrestro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Iffland-fonto en Seebergen
Iffland aktoranta, pentris Anton Graff

Originas Iffland el bonstara burĝa familio, en kies ĉirkaŭaĵon li prefere situigis siajn vekrojn. Fortaj impresoj dum la junuleco vekis lian intereson je teatro: gastoludoj de la trupoj de Ackermann kaj Seyler kiuj ludis teatraĵojn de Molière (L'Avare), Corneille (Rodogune) aŭ Lessing (Miß Sara Sampson). Tre gravis la enscenigoj de la teatraĵoj de Lessing, la t.n. burĝa tragedio. Iffland interpretis la scenejon kiel lernejon de saĝeco kaj de la bonaj sentoj kaj li vidis la paralelojn inter la situaciojn sursceneje kaj hejme!

Poste Iffland ekaktoris kun aliaj lernantoj (i.a. kun Karl Philipp Moritz). En 1777 Iffland rompis la kontakton kun la gepatroj, kiuj malŝatis lian amegon de teatro, kaj direktis sin al la Kortega teatro de Gotha sub la estrado de Conrad Ekhof kaj Heinrich August Ottokar Reichard. Tie li havis la unuajn sukcesegojn. Post la forpaso de Ekhof (1779) li transloĝiĝis kun granda parto de la Gotha-trupo al Mannheim kie estis fondita Germana Nacia Teatro sub la intendantado de Wolfgang H. v. Dalberg. En Mannheim Iffland famiĝis kiel aktoro, reĝisoro kaj dramisto tiom ke li vokitis esti direktoro de la Berlina Nacia Teatro. Lia unua rolo en Mannheim estis Hieronimus Billerbeck en la komedio Geschwind eh' es jemand erfährt de Carlo Goldoni. En la sama rolo iam brilegis Ekhof. Ĉe la premiero ĉeestis ankaŭ Johann Wolfgang von Goethe kiu tre aplaŭdis je la tuto. En 1782 Iffland ludis la rolon de Franz Moor en la premiero de La Rabistoj kaj nun alplaŭdis ankaŭ Schiller. En la teatraĵo Fiesco Iffland ludas la rolon de Verrina, en Kabale und Liebe la sekretarion Wurm. Li ankaŭ subtenas la klopodojn de Dalberg, hejmecigi Ŝekspiron en Germanlando, per ludado de Shylock kaj de Reĝo Lear. Iffland tamen kritikis la adoradon de Ŝekspiro fare de Sturm und Drang opiniante ke tio signifus malfloron de la teatro-arto. Per teoriaj laboroj laŭ la modelo de Mannheimer Dramaturgie (Gemmingen) kaj Hamburgische Dramaturgie (Lessing) Iffland meditas pri sia propra arto. La manko de taŭgaj teatraĵoj kaj la devigo senĉese amuzigi publikon per ĉiam novaj temoj kiel ankaŭ la spronado de Dalberg igis Iffland verki mem. Lia unua dramo Albert von Thurneysen sukcesetis en 1781, kaj en 1784 li famiĝis en tuta Germanlando per Verbrechen aus Ehrsucht. Schiller timis ke la ifflanda teatraĵo povus esti malbona por la sukceso de la propra tragedio Louise Millerin por kiu li rekomendis la titolon Kabale und Liebe. Por la teatraĵo de Iffland Schiller rekomendis la titolon Verbrechen aŭs Ehrsucht. En rapida sinsekvo estiĝis ĝis 1796 dudek plejofte kvinaktaj dramoj el kiuj plej gravis Die Jäger, Reue versöhnt, Die Hagestolzen, Der Vormund kaj Der Spieler.

Gastludoj venigis Iffland tra Norda kaj Meza Germanio, i.a. en 1796 al Vajmaro. En 1796 li sekvis oferton de la prusa kortego kaj transprenis la estradon de la Berlina Nacia Teatro. Instigo por tiu paŝo estis ankaŭ la revoluciaj militoj en Mannheim kaj tensioj kun Dalberg. Iffland faris la berlinan teatron unu el la plej bonaj scenejoj de tuta Germanio. Pro la prema klopodado de Iffland la berlinanoj ricevis eĉ novan teatrejon en 1801. Jam la samtempuloj konsideris la programaron sub la estrado de Iffland "mondliteratura" (enscenejigoj de Shakespeare, Calderón de la Barca, Lope de Vega kaj Corneille). En por la tiama tempo bonegaj enscenigoj li realigis la ludon de la dramoj germanlingvaj (de Egmont ĝis Tasso, de Fiesco ĝis Wallenstein). Sed, kiel normalis tiam, burĝaj familiaj intrigoj ankoraŭ superpezas en la programaro: teatraĵoj de Iffland, August von Kotzebue, Ziegler, Christoph Friedrich Bretzner, Engel, Großmann k.a. Krom ĉio tia Iffland trovis ankoraŭ la tempon eldonigi teatran almanakon kun multaj propraj verketoj (ekz. Das Gewissen, Erinnerung, Selbstbeherrschung, Frauenstand, Das Vaterhaus, Der Hausfrieden k.a.), prilabori francajn kaj italajn komediojn (ekz. Gutherziger Polterer de Goldoni) kaj skribi dramteoriajn eseojn. En 1811 Iffland nomumitis ĝeneraldirektoro de la Reĝa Teatro de Berlino.

Strukturo de la verkoj de Iffland[redakti | redakti fonton]

Kune kun Ekhof kaj Schröder estis Iffhof unu el la grandaj karakteraktoroj de la 18-a jarcento. Li plej bone ludis burĝajn rolojn (ekz. la heroojn de la propraj teatraĵoj). En lia membiografio kaj aliaj atestiloj pri lia vivo aperas du fundamentaj motivoj: la proksimeco al la familio (la repaciĝo de Iffland kun la familianoj okazis jam dum la tempo en Gotha) kaj la nostalgio je kamparana idilieco (etburĝa interpreto de Rousseau). Ambaŭ motivoj gravas por la dramoj de Iffland.

Resumo de la plejparto de la verkoj: prezentado de la vivkondiĉoj de la mezaj burĝaj klasoj kaj de la malriĉularo kun iliaj virtoj de laboremo, ŝparemo, hejma sinevoluo, kompreno de familia vivo, bonhomeco, sincereco, pieco, fideleco al la landreganto kaj al la dinastio; kritiko de la parazita nobelaro kaj ties nociva influo sur la burĝan vivon. La kritiko limiĝis sin je moralo kaj la prezento de kelkaj malbonfarulo, sen la postulo abolicii la klasojn. En la verko Kokarden (1791), skribita kontraŭ la Franca Revolucio Iffland eksplicite kontraŭas regadon de la popolo. Li prezentas kontraŭ etburĝa harmonio nigrakolore la konsekvencojn de malburĝa konduto. Ofte la famo de la familio endanĝeriĝas per malbona edukado de la infanoj, sociala karieremo de la patrino/de la nedankemaj infanoj, karaktera nefunkcio de la patro, influaĉo de nobeloj. Aŭ savas la tuton la patro kiel garantianto de burĝa virtaro aŭ - se li ne taŭgas - de ekstere bona amiko de la familio. La bona fino en la kvina akto reestablas la familian feliĉon kaj koronatas per kortuŝa kaj emocia sceno. Tiun teknikon Iffland transprenis de Diderot. La personaro de la familioj estas akurate difinita: la familia patro (karakteroplena aŭ ne taŭganta), la patrino (virtoza aŭ malforteta), la naiva filino, la facile tentebla filo, la bona amiko, la intriganta onklino, la servanto (aŭ fidela aŭ malfidela), la ĉiam korupta nobelo. Kvazaŭ ĉiuj herooj originas de la meza kaj alta oficistaro. Nur malofte, kaj tiukaze en malbona medio, aperas komercistoj kaj fabrikestroj. Ju pli proksima estas la rilato de la agantoj kun urboj kaj la kortego (escepte de la duka moŝto mem!), des pli granda la maliceco.

Iffland strebas je unueco de tempo (la intrigo plejofte ne daŭras pli ol 24 horoj). Loko de ĝi estas neŭtra burĝa ĉambro tre ofte. La ekscita intrigo inklinas al abruptaj feliĉoŝanĝoj, precipe je la alproksimiĝo de la fino de la teatraĵo. La desegno de la roloj mem estas realeca. La finoj de la aktoj faratas tre efektozaj: per sentenco aŭ emociigo. Iffland uzas la prozan dialogon sole laŭ la postuloj de Diderot, Mercier kaj Gotthold Ephraim Lessing (kiu mem ne faris tion en la verkado de Nathan der Weise). Lia lingvo estis tre moda kaj ĝis tiam nekutima: miksaĵo inter ĉiutaga lingvo kun retorikaj elementoj, kleraj diroj kaj sentimentala patoso. Por Iffland la ĉefa celo de la verkoj estu nobeligo de la kutimoj, moroj kaj sentoj. La spentanto ploremu en favoro de la bonaj aferoj.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Iffland kontinuigas la burĝan-socialan dramon de Lessing, Lenz kaj de la frua Ŝilero sed sen daŭrigo de la batalanta memprezentemo de la burĝaro kaj ankaŭ sen propagandi kontraŭfeŭdismon. Li rezignis pri la diskuto pri publikaj aferoj kaj limiĝas je la prezento de privataj, enfamiliaj konfliktoj. Liaj verkoj estas atestoj por la emancipiĝo de la burĝoj kiuj forlasus la ĉiutaĝan kadron. La pozitiva celo de Iffland estas la evoluigo de burĝa moralkonscio pere de kortuŝanta aktorado. Sekve li povas esti interpretata kiel favoranto de la estinta sociala ordo. La sukceso de la verkoj bone dokumentas la memkontentiĝon de la germana burĝaro en la tempo de la Franca Revolucio.

La premio Iffland-Ring estas grava premio aljuĝita al germanlingvaj aktoroj. Ĝin ricevis ekz. Ludwig Devrient.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Karl-Heinz Klingenberg: Iffland und Kotzebue als Dramatiker. Beiträge zur deutschen Klassik, Abhandlungen, 15. Arion, Weimar 1962.
  • Sigrid Salehi: August Wilhelm Ifflands dramatisches Werk. Versuch einer Neubewertung. Lang, Frankfurt am Main u. a. 1990; ISBN 3-631-43323-9. Zugleich Dissertation, RWTH Aachen 1989.
  • Annemarie Fischer: „Über körperliche Beredsamkeit“. Ifflands jüdische Rollen als von den Graphikern und Kupferstechern Gebrüder Henschel skizzierte Bewegung. In: Claudia Jeschke, Helmut Zedelmaier (Hg.): Andere Körper – Fremde Bewegungen. Theatrale und öffentliche Inszenierungen im 19. Jahrhundert. Kulturgeschichtliche Perspektiven, 4. Lit-Verlag, Münster 2005, S. 293–312.
  • Klaus Gerlach (Hg.): Eine Experimentalpoetik. Texte zum Berliner Nationaltheater. Wehrhahn, Hannover 2007.
  • Klaus Gerlach (Hg.): Das Berliner Theaterkostüm der Ära Iffland. August Wilhelm Iffland als Theaterdirektor, Schauspieler und Bühnenreformer. Akademie, Berlin 2009.
  • Mark-Georg Dehrmann, Alexander Košenina (Hg.): Ifflands Dramen. Ein Lexikon. Wehrhahn, Hannover 2009.
  • Alexander Košenina: Iffland spielt mit Schiller: Franz Moor als Anwalt einer neuen Bühnenästhetik. In: Peter-André Alt, Marcel Lepper, Ulrich Raulff (Hg.): Schiller, der Spieler. Göttingen 2013, S. 107–125.
  • Detlef Wilkens: August-Wilhelm Iffland, der vergessene Gigant aus dem Dreigestirn der Klassik. Leben, Werdegang, Werk und Bedeutung für unsere heutige Zeit. Göttingen 2009. ISBN 978-3-86844-111-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]