Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1666 (1666-12-16)
en Wolfenbüttel
Morto 12-an de julio 1751 (1751-07-12) (84-jaraĝa)
en Arnstadt
Tombo Ursulanina monaĥejo de Erfurto
Familio
Patro Anthony Ulrich, Duke of Brunswick-Wolfenbüttel
Patrino Elizabeth Juliana of Schleswig-Holstein-Sønderburg-Nordborg
Frat(in)oj Augustus William, Duke of Brunswick-Lüneburg • Louis Rudolph, Duke of Brunswick-Lüneburg • Elisabeth Eleonore of Brunswick-Wolfenbüttel • Ana Sofia de Brunswick-Wolfenbüttel • Henriette Christine von Braunschweig-Wolfenbüttel
Edz(in)o Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt
Okupo
Okupo kolektanto
vdr

Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel (naskiĝinta en la 16-a de decembro 1666 en Wolfenbüttel, mortinta la 11-an de julio 1751 en kastelo Augustenburg apud Arnstadt) estis grafino en Arnstadt kaj kreintino de la pupa mondo Mon plaisir.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filino de la duko, artkolektisto kaj romanverkisto Anton Ulrich von Braunschweig-Wolfenbüttel kaj de Juliane von Hostein-Norburg ŝi edziniĝis en 1684 al grafo (ekde 1697 imperia princo) Anton Günther la 2-a de Schwarzburg-Arnstadt (+1716). La geedzfesto okazis en la malnova kastelo Salzdahlum proksime de Wolfenbüttel, la rezidejo estis Kastelo Neideck. Ili restis seninfanaj.

De 1700-10 konstruitis la plezurkastelo Augustenburg ĉe Oberdorf en la arnstadt-a sudoriento kun barokaj ĝardeno, kapelo, rajdejo, teatrejo k.a. En la suda flanka alo ŝi komencis starigi la figurojn de la baroka pupa urbo Mon plaisir. Ŝi krome ŝatis kolekti diversajn artmetiaĵojn: ekz. ŝi instaligis porcelanaĵkabinetojn. Ne post 1707 ŝi havis kontaktojn kun la erfurtaj ursulaninoj. En 1715 ŝi konvertiĝis al katolikismo.

Post la morto de la edzo ŝi mem transprenis la estradon de la fajencomanufakturo Dorotheenthaler. Ŝi tre ŝuldiĝis. En la nokto de la 16-a al la 17-a de junio 1727 okazis fajroatenco al ŝia persono; nek ŝi vunditis nek la atencintoj konviktitis. Ŝia tomboŝtono, kiu troviĝis en la Ursulanina kirko en Erfurto, malaperis (entombigo la 25-an de julio 1751).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Friedrich Apfelstedt, Börner u. Donhof: Heimathskunde für die Bewohner des Fürstenthums Schwarzburg-Sondershausen. 3. Teil: Geschichte des Fürstlich-Schwarzburgischen Hauses. Eupel, Sondershausen 1856. (Gebundene Ausgabe – Mai 1998)
  • Friedrich Apfelstedt: Das Haus Kevernburg-Schwarzburg von seinem Ursprunge bis auf unsere Zeit. ISBN 3-910132-29-4.
  • Martin Fimpel: "Auguste Dorotea, Fürstin von Schwarzburg-Arnstadt, geb. Herzogin zu Braunschweig und Lüneburg (Wolfenbüttel)"en: Horst-Rüdiger Jarck, Dieter Lent u. a. (Hrsg.): Braunschweigisches Biographisches Lexikon – 8. bis 18. Jahrhundert, Appelhans Verlag, Braunschweig 2006, ISBN 3-937664-46-7, p. 59–60.