Augustin Louis Cauchy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Augustin Louis Cauchy

Barono Augustin Louis Cauchy [ogusten lui koŝi] (naskiĝinta la 21-an de aŭgusto 1789 en Parizo; mortinta la 23-an de majo 1857 en Sceaux, proksime de Parizo) estis franca matematikisto, la teoria pioniro de la analitiko kaj la ekvivalentaj grupoj (la elementoj de ekvivalentaj grupoj estas ordigitaj serioj de arelementoj). Li estas unu el la plej gravaj modernaj matematikistoj.

Dum la Franca Revolucio, dum la „granda teroro” (1793–94) familio de Cauchy fuĝis el Parizo al vilaĝo Arcueil, kie Cauchy renkontiĝis unuafoje kun matematikisto Pierre-Simon Laplace kaj grava kemiisto Claude-Louis Berthollet.

Cauchy iĝis armea inĝeniero kaj veturis en 1810 al Cherbourg, por labori pri fortikaĵoj kaj havenoj de la anglion-invada floto de Napoleono. Spite al sia okupiteco, li verkis multajn matematikajn artikolojn, inter alie pri problemo, kiun sendis al li Joseph-Louis Lagrange. En la solvo Cauchy donas la rilaton inter la pintoj, eĝoj, flankoj de konveksaj poliedroj. Lia alia artikolo temas pri solvo de poligonnombraj problemoj de Pierre de Fermat.

Cauchy reveturis en 1813 al Parizo, kie laŭ efiko de Lagrange kaj Laplace, li ekokupiĝis nur pri matematiko. En la sekva jaro li aperigis verkaĵon pri difinitaj integraloj, kio iĝis bazo de la kompleksa funkciteorio.

Li estis ekde 1816 en Parizo profesoro de naturscienca fakultato de Sorbonne, de Collège de France kaj École Polytechnique. Kiam oni forigis Gaspard Monge en 1816 pro politikaj kaŭzoj el la Scienca Akademio, oni nomumis Cauchy antataŭ li. Samjare li gajnis la grandpremion de Institut de France per verkaĵo pri ondo-disvastiĝo. Tiu verko estas ĝis hodiaŭ klasika laboraĵo pri hidrodinamiko. En 1822 li skizis teoriajn matematikajn bazojn de la elasteca scienco.

La plej gravaj matematikaj rezultoj de Cauchy – kiujn karakterizas la de li enkondukitaj klaraj kaj rigoraj metodoj – troviĝas en tri gravaj verkaĵoj:

  1. Cours d'analyse de l'École Royale Polytechnique (1821)
  2. Résumé des leçons sur le calcul infinitésimal (1823)
  3. Leçons sur les applications du calcul infinitésimal à la géométrie (1826–28).

Post kiam Karlo la 10-a devis rifuĝi en 1830 kaj surtroniĝis Ludoviko-Filipo, Cauchy forlasis la landon ol servi la novan reĝon. Oni fondis por li en Universitato de Torino matematikan-fizikan fakultaton, sed li en 1833 forlasis la urbon kaj iĝis instruisto de la bordeaux-a princo, nepo de Karlo la 10-a. En 1838 li reveturis al Francio kaj denove iĝis gvidanto de fakultato ĉe École Polytechnique.

Liaj kolektitaj laboroj aperis en 27 volumoj (Oeuvres complètes d'Augustin Cauchy; 1882–1970).

Cauchy Augustin Louis dibner coll SIL14-C2-03a.jpg

La solvisto de infinitezima kalkulo estis ankaŭ asidua apoganto kaj deĵoranto en la Societo de Sankta Vincento, en kiu membris por kristankaritate helpi bezonulojn ĉar laŭ li scienco kaj kredo ne konfliktas, male la homa racio el si mem malfermiĝas al la vero religia kaj scienca.[1]

Cauchy.jpg


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]