Augustin Pitlík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Augustin Pitlík
Persona informo
Naskiĝo 24-an de julio 1883 (1883-07-24)
en Bavorov, Bohemio,
Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de aprilo 1960 (1960-04-04) (76-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Nacieco ĉeĥo
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio
Alma mater Filozofia Fakultato de la Universitato de Karolo
Okupo
Okupo esperantisto • filologo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vicprezidanto de ĈAE
Esperantistiĝis en 1902
Esperantisto numero 21639
vdr
Augustin Pitlík instruanta, 1948

Augustin PITLÍK (naskiĝis la 24-an de julio 1883 en Bavorov, mortis la 4-an de aprilo 1960 en Prago), estis ĉeĥoslovako, doktoro pri filologio, supera sekretario en komerca ministerio en Prago, direktoro de kursoj en Doksy kaj Honora membro de UEA.

Pitlík estis esperantisto de 1902. En 1912-13 li travojaĝis Eŭropon kun lumbildparolado Esperantlingva, kaj per tio multe helpis la propagandon. Li parolis en 33 urboj de 11 ŝtatoj antaŭ sume 9370 homoj pri „Prago, popolaj kostumoj kaj Sokolaro“. Li estis Ĝenerala Sekretario de la UK en Prago 1921. De 1922 lektoro de Esperanto ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en Prago. La 11-an de novembro 1923 li fondis Ĉeĥoslovakan Esperanto-Instituton, kies prezidanto li iĝis. En 1928 dum pluraj monatoj Pitlík eldonadis Ĉeĥoslovakan Esperanto-preson sendatan i. a. ankaŭ al redakcioj por represo de la informoj pri Esperanto kaj ĝia movado. De 1930 li estis vicprezidanto de Ĉeĥoslovaka Asocio Esperantista (ĝis 1938) kaj anis de la ŝtata ekzamena komisiono. Laboris li por aperigo de Esperantaj turismaj eldonaĵoj; tradukis al Esperanto eldonaĵon de la fervoja ministerio. Estis li Lingva Komitatano ricevinte distingilojn finnan kaj francan.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983, vivdatoj de A. Pitlík p. 246)
  • Progreso, n-ro 1-2, 1923, p. 2 - enhavas la foton kaj koncizan priskribon de lia laboro
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.