Augustinermuseum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Augustinermuseum
arta muzeo • dioceza muzeo [+]

Koordinatoj47° 59′ 38″ N, 7° 51′ 9″ O (mapo)47.993888897.8525Koordinatoj: 47° 59′ 38″ N, 7° 51′ 9″ O (mapo)

Estiĝo1923
Konsekro1923
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Augustinermuseum (Badenio-Virtembergo)
Augustinermuseum (Badenio-Virtembergo)
DEC
Augustinermuseum
Augustinermuseum
Lokigo de Badenio-Virtembergo en Germanio

Map
Augustinermuseum

Vikimedia Komunejo:  Augustinermuseum Freiburg im Breisgau [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
La konstruaĵaro de Augustinermuseum
La halo de la profetoj kun skulptaĵoj de la katedrala turo.

Augustinermuseum estas muzeo en Freiburg im Breisgau, Germanio. Ĝi ekspozicias arton kaj kulturon de la Supra Rejno. Momente ĝi estas vaste renovigita kaj ampleksigita, la unua fazo de la rekonstruo finiĝis en 2010. [1][2][3] Du pluaj fazoj necesas kaj estu finitaj en 2017. [4]

La muzeo troviĝas en iama aŭgustenana klostro, rekonstruita inter 1914 kaj 1923. Pro la Unua mondmilito la rekonstrua buĝeto estis grave tranĉita, sekve la planoj devis rezigni pri multaj antaŭviditaj trajtoj.[3] La aktuala renovigo komencis en 2004 kaj planas aldonon de novaj ekspoziciaj salonoj.[5]

La muzea kolekto komenciĝis en la 1880-aj jaroj.[6] Dum la muzea rekonstruiĝo videblas nur malgranda parto el ĝi.

La ekspozicio montras verkojn de Lucas Cranach la Maljuna, Anselm Feuerbach, Hans Baldung Grien, Matthias Grünewald, la Majstro de la domlibro, Hans Thoma, kaj Franz Xaver Winterhalter.[3][5] Krome viziteblas la "halo de la profetoj" kun la 4-metrojn altaj skulptaĵoj prenitaj de la katedrala turo,[7] kaj preĝeja orgeno el la 1730-aj jaroj kaj libraro pri art- kaj kultur-historio. La "muzeo pri urba historio" (Museum für Stadtgeschichte) estas sekcio de Augustinermuseum.

Momente ne aŭ nur parte viziteblas la granda kolekto de grafikaĵoj[8], dekoracia arto,[9] hejma arto el Nigra Arbaro, moneroj kaj murtapiŝo el la 14-a jarcento.

La muzeo en 2010 atingis la 6-an rangon de la premioj por novaj iniciatoj en turismo de la "Brita gildo de vojaĝverkistoj".[10]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Masterpieces from the Middle Ages to the Baroque at the Augustinermuseum in Freiburg i.Br, Freiburg 2010, ISBN 9783422069497
  1. Renovigado de Augustinermuseum, Freiburg im Breisgau Arkivigite je 2011-07-18 per la retarkivo Wayback Machine Christoph Mäckler, arkitekto. angle
  2. Augustinermuseum Freiburg Badische Zeitung, 16 marto 2010, legita 24 septembro 2010. germane
  3. 3,0 3,1 3,2 Augustinermuseum in Freiburg: Eine schöne Maschine Volker Bauermeister, Frankfurter Rundschau, 24 Marto 2010, legita 24 septembro 2010. germane
  4. [http://www.badische-zeitung.de/der-lange-weg-zum-neuen-augustinermuseum La longa vojo al la nova aŭgustena muzeo. 'Badische Zeitung, 17 marto 2010, legita 6 aprilo 2011. germane
  5. 5,0 5,1 Städtische Museen Freiburg: Augustinermuseum Arkivigite je 2010-10-24 per la retarkivo Wayback Machine La urbaj muzeoj de Freiburg. germane
  6. Lächelnd lockt die Venus vom Münsterturm Volker Bauermeister, Badische Zeitung, 24 Marto 2010, legita 24 septembro 2010. germane
  7. Augustinermuseum: Münsterfiguren in der Skulpturenhalle Claudia Füßler, Badische Zeitung, 17 marto 2010, legita 24 septembro 2010. germane
  8. Kunst auf Papier: Graphische Sammlung Arkivigite je 2010-11-15 per la retarkivo Wayback Machine germane
  9. Augustinermuseum Freiburg Arkivigite je 2011-11-17 per la retarkivo Wayback Machine "Badische Seiten" (por turismo en Badeno). germane
  10. In praise of the Augustiner Museum, Freiburg, Germany Arkivigite je 2011-07-24 per la retarkivo Wayback Machine, legita 13 decembro 2010. angle

Koordinatoj: 47° 59′ 38″ N 7° 51′ 09″ O / 47.99389 °N, 7.85250 °O / 47.99389; 7.85250 (mapo)