Augusto Ferrán

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Augusto Ferrán
Persona informo
Naskiĝo 7-an de julio 1835 (1835-07-07)
en Madrido
Morto 2-an de aprilo 1880 (1880-04-02) (44-jaraĝa)
en Madrido
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Augusto Ferrán y Forniés (Madrido, 27-a de julio de 1835, - Madrido, 2-a de aprilo de 1880), hispana poeto de la Postromantismo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De riĉaj familioj, kaj de kataluna deveno tra sia patro, Adriano, barcelonano interesita pri pentrarto, kaj de aragona deveno tra sia patrino, Rosa, el Pallaruelo, Provinco Osko. La familia entrepreno konsistis el priormarka ateliero en Madrido. Lia patro elmigris al Havano kaj Augusto faris mezlernejon en la Instituto del Noviciado. Krome li veturis al Germanio (Munkeno, Strasburgo, Heidelberg), kaj Parizo, kio ebligis al li koni la poezion de Heinrich Heine kaj la lieder de Franz Schubert, Felix Mendelssohn-Bartholdy kaj Robert Schumann. En 1859 lia patrino mortis kaj revenis al Madrido; tie li kreis revuon, El Sábado, cele disvastigi la ĝermanan lirikon, kiu malmulte daŭris; tamen tio ebligis al li koni kaj amikiĝi kun la felietonisto Julio Nombela. Kun tiu li fondis alian mallongdaŭran revuon, Las Artes y las Letras. En 1860 li veturis al Parizo kun Nombela, sed tie li malriĉiĝis kaj devis reveni al Madrido, kie Nombela prezentis al li sian amikon Gustavo Adolfo Bécquer, kun kiu li amikiĝis. Fine de 1861 El Museo Universal publikigis liajn Traducciones e imitaciones del poeta alemán Enrique Heine (tradukoj kaj imitoj de H. Heine) kaj kelkajn ties kantojn en sia Almanaque de 1863. Li iĝis redaktoro en El Semanario Popular, kiu iĝis platformo por la disvastigo de Heine en Hispanion.

En 1861 jam estis aperinta lia libro La soledad (soleco), en kies unua parto reproduktis kelkajn popolajn kantojn de la tradicia liriko dum en la dua parto li komponis originalaĵojn, imitante lian stilon kaj inspiron. Oni traktas temojn kiaj la serĉo de soleco por fuĝi el malamika mondo, la malo inter riĉaj kaj malriĉaj, la tempopaso, la ekzistadisma angoro kaj amo. Tiu libro ricevis favoran kritikon fare de Gustavo Adolfo Bécquer, kiu estis aldonita kiel enkonduko en postaj eldonoj. Oni kreis tiele kun Antonio de Trueba kaj ties Libro de los cantares de 1852, kaj Eulogio Florentino Sanz, ankaŭ tradukisto de Heine, kaj lia amiko Gustavo Adolfo Bécquer, poezion popolisman heredanta el Heinrich Heine. Tiu tendenco elfluos en la novpopolismo de la Generacio de la 27.

Pasis parton de 1863 en la Monaĥejo de Veruela, kiun li estis vizitinta en antaŭaj okazoj. Dum iu tempo li loĝis en Alcoi, kie li redaktoris la Diario de Alcoy (1865-1866), sed poste revenis al la ĉefurbo, eble por kunlabori en La Ilustración de Madrid, kiu en 1868, revolucia jaro, kiu redaktoris Bécquer. Post ties morto li laboris en la postmorta eldono de liaj Obras (verkoj, 1871) kun Ramón Rodríguez Correa kaj Narciso Campillo. Samjare aperis lia dua libro, La pereza (pigro), kiu enhavas la antaŭan kun kelkaj forigoj, kaj diversajn artikolojn.

En 1872 aŭ 1873 li elmigris al Ĉilio, kie li dediĉis sin al komerco de libroj kaj, laŭ Nombela, edziĝis. Tuj post sia reveno, en januaro de 1878 la alkoholismo de la poeto devigis lin eniri en frenezulejo de Karabanĉelo (Madrido), kie li mortis la 2an de aprilo de 1880 kiam li estis 45jaraĝaj.

La poezxio de Ferrán alproksimiĝis al la parola stilo. Oni postulas intimisman aŭ simple sentimentalan enhavon apogita sur valoroj de mallongeco kaj sugesto. Tiu tendenco estos sekvata de poetoj tiom gravaj kiom Bécquer, MachadoJuan Ramón Jiménez.

En prozo li publikigis tradukojn el la germana kaj kelkajn legendojn. Liaj tradukoj de Heine aperis en El Museo Universal (1861), en El Eco del País (1865) kaj en La Ilustración Española y Americana (1873). En tiuj li ofte uzas samajn kombinojn de sepsilabajn kaj dekunusilabajn versojn kiujn uzis ankaŭ Bécquer. Li tradukis ankaŭ la faman ankondukon de Heine al la traduko de la Don Quijote. Pri legendoj, "Una inspiración alemana" (germana inspiro) priskribas la historion de la sinsekvaj malsukcesaj amoj de poeto, kiu rifuĝiĝas en la memoro kaj pripensas memmortigon. En "El puñal" (la ponardo) rakontas la fondon mitan de la monaĥejo de Veruela. En "La fuente de Montal" (fonto de M) oni malkovras murdon mirakle danke al fonto.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poezio[redakti | redakti fonton]

  • La soledad (1861)
  • La pereza (1871)

Prozo[redakti | redakti fonton]

  • "Una inspiración alemana", en Revista de España, (marzo de 1872).
  • "El puñal", legendo publikita en El Museo Universal de 1863.
  • "La fuente de Montal" (1866)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ferrán, Augusto: Obras Completas, edición de José Pedro Díaz, Madrid, col. Clásicos Castellanos, Espasa-Calpe, 1969.
  • Cubero Sanz, Manuela: Vida y obra de Augusto Ferrán, Premio Menéndez Pelayo 1962, Madrid, Consejo Superior de Investigaciones Científicas, 1965.
  • Ricardo Navas Ruiz, El Romanticismo español. Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]