Auma

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auma
Blazono
Auma (Germanio)
Auma (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Greiz
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Auma-Weidatal
Urborajtoj urbo (Stadt, ĝis novembro 2011)
Telefona antaŭkodo 036626
Poŝtkodo 07955
Aŭtomobila kodo GRZ
Subdivido 6 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Gernot Purkart
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Marktberg 9
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 42′ N, 11° 54′ O (mapo)50.711.9Koordinatoj: 50° 42′ N, 11° 54′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 394 m
Areo 30,98 km²
Oficiala retejo http://www.auma-stadt.de
vdr

Auma ĝis novembro 2011 estis komunumo kun urbaj rajtoj en Germanio. Ĝi troviĝis en la distrikto Greiz de la federacia lando Turingio. Fine de la jaro 2010 la urbo havis 3033 loĝantojn. Auma estis la adminstra centro de la komunumaro Auma-Weidatal.

La urbestroj de la urbo Auma kaj de la komunumoj Braunsdorf, Göhren-Döhlen, Staitz kaj Wiebelsdorf la 13-an de januaro 2011 subskribis kontrakton pri kuniĝo de la kvin komunumoj. La 1-an de decembro efektigiĝis la kuniĝo al nova urbo Auma-Weidatal.

Historio[redakti | redakti fonton]

Verŝajne estas la lulilo de Auma slava setlejo de la 8a/9a jarcento. En Auma kruciĝis la malnova strato je Regensburg kaj la Auma-rivereto. Tiu ĉi transirejo interesis ankoraŭ por la vojoj el Neustadt an der Orla en la direkto de Vogtlando kaj de Bohemio. Per burgo oni sekurigis kaj kontrolis tiun ĉi punkton, minimume jam ekde la 13-a jarcento. En 1248 menciitis sinjoro Albert von Auma. Apartenis la burgo al la grafoj de Arnshaugk. Poste heredis ĝin la landgrafoj turingiaj, kio konfirmitis en la jaro 1328-a. De la burgo ne restis iuj videblaj spuroj; de la flankaj ejoj oni uzis brikojn por novaj konstruaĵoj.[1][2]

  • Jenas/jenis pluraj muelejoj en Auma:
  • Eisenschmidtmühle (unua mencio en 1518) kiu ekde Turniĝo prizorgatas de heredantoj
  • Mittelsmühle (de 1722) kiu forigitis pro kadukeco en 1980
  • Kesselsmühle (unua mencio en 1705) kiu iĝis gastejo ekskursa kun banejo (dum GDR eĉ ripozumhejmo; ekde 1995 porinfana hejmo)
  • Teichmühle (unua mencio en 1328) kiu malkonstruitis pro kadukeco[3]

La unua endokumenta mencio de Auma estis en la 24.9.1237,[4] mencio kiel urba en 1331. La princoj de Reuß-Plauen feŭdigitis per la regado. En 1485 transprenis la Albertidoj burgon kaj komunumon, poste la Ernestidoj.

Pafekzekutitis en 1641 la kamparana generalo Georg Kresse. En 1790 damaĝitis fajrego ĉ. du centojn da domoj. Dumvoje al la Batalo de Jena–Auerstedt en 1806 tranoktis en Auma Napoleono Bonaparte. Inter 1816 kaj 1920 apartenis ĝin al la Granddukujo Saksio-Vajmaro-Eisenach. Ekde 1894 ekzistas haltejo ĉe la (bedaŭrinde ne plu aktiva) fervojlinio inter Triptis kaj Marxgrün.

Dum la Dua mondmilito ĉ. 70 militkapitoj kaj gesovetianoj devis fari punlaboron en Auma, kiuj loĝis ĉe Schützenhallen (eksaj pafejoj). Por ili estas memorigilo en la Urba parko.[5]

En printempo 1945 la urbo liberiĝis fare de la Usona armeo antaŭ okupiĝo fare de la Ruĝa Armeo ekde julio 1945. En 1952 ĝi iĝis parto de la GDR-Distrikto Zeulenroda. En la 1.7.1950 enkorpigitis la ĝis tiam memstaraj komunumoj Gütterlitz kaj Untendorf, en la 25.3.1994 Muntsĉa, Zickra, Krölpa kaj Wenigenauma.[6]

Ĝis la 3.1.1996 estis Auma ano de Verwaltungsgemeinschaft Auma, poste de Verwaltungsgemeinschaft Auma-Weidatal. En la 1.12.2011 unuiĝis Auma kaj la komunumoj Braunsdorf, Göhren-Döhlen, Staitz kajWiebelsdorf al Landgemeinde Stadt Auma-Weidatal.[7]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Entwicklung der Einwohnerzahl (ekde 1994: stato ĉiam por la 31.12.):

  • 1830: 1458
  • 1994: 3684
  • 1995: 3664
  • 1996: 3634
  • 1997: 3582
  • 1998: 3541
  • 1999: 3469
  • 2000: 3426
  • 2001: 3389
  • 2002: 3343
  • 2003: 3289
  • 2004: 3257
  • 2005: 3203
  • 2006: 3173
  • 2007: 3107
  • 2008: 3090
  • 2009: 3084
  • 2010: 3033
Datenoj ekde 1994: Thüringer Landesamt für Statistik

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

historia poŝta distancosigno en Auma

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 62
  2. Thomas Bienert: Mittelalterliĉe Burgen in Thüringen. Wartberg Verlag 2000, ISBN 3-86134-631-1, p. 96
  3. Günter Steiniger: Mühlen an der Auma, der Triebes, der Leubs und im Güldetal. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2011, ISBN 978-3-86777-296-9, p. 37–39; 34–36; 31–33; 31–33
  4. Wolfgang Kahl: Ersterwähnung Thüringer Städte und Dörfer bis 1300. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2001, ISBN 3-934748-58-9, p. 13
  5. Thüringer Verband der Verfolgten des Naziregimes – Bund der Antifasĉisten und Studienkreis deutscher Widerstand 1933–1945 (eld.): Heimatgeschichtlicher Wegweiser zu Stätten des Widerstandes und der Verfolgung 1933–1945. In der Reihe: Heimatgeschichtliche Wegweiser. Band 8 Thüringen, Erfurt 2003, ISBN 3-88864-343-0, p. 109
  6. StBA: Änderungen bei den Gemeinden Deutschlands, kp. 1994
  7. StBA: Gebietsänderungen vom 01. Januar bis 31. Dezember 2011