Aurél Kecskeméthy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurél Kecskeméthy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aprilo 1827 (1827-04-27)
en Buda
Morto 19-an de aprilo 1877 (1877-04-19) (49-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistoadvokato
vdr

Aurél Kecskeméthy [keĉkemEti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kecskeméthy Aurél estis hungara juristo, ĵurnalisto, redaktoro. Lia pseŭdonimo estis Kákay Aranyos.

Aurél Kecskeméthy [1] naskiĝis la 27-an de aprilo 1827 en Buda. Li mortis la 19-an de aprilo 1877 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aurél Kecskeméthy akiris advokatan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1845. Post siaj studoj li laboris en Pest (urbo) kaj Vieno kiel helpanto de advokato. En 1850 li komencis labori en ĵurnalredaktejo, post 4 jaroj li ricevis postenon en ministerio pri internaj aferoj. Ekde 1857 li ofte vizitis István Széchenyi, tial li estis suspektinda, eĉ li perdis la postenon. Li iĝis redaktoro. En 1871 li sendis artikolon pri malfermo de Kanalo Suez, post 5 jaroj li vizitis Usonon, pri tio li verkis vojaĝpriskribon. Hejmenveninta li jam estis malsana, krome mortis lia edzino kaj filino.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország összpontosítása Ausztriában (1851)
  • Országgyűlési árny- és fényképek (1861)
  • Gróf Széchenyi István utolsó évei és halála (Lastaj jaroj kaj morto de grafo István Széchenyi), (1866)
  • Utazás Éjszak-Amerikába (Vojaĝo al Norda Ameriko), (1877)
  • Kecskeméthy Aurél naplója (1909)

Fontoj[redakti | redakti fonton]