Aurél Ponori Thewrewk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aurél Ponori Thewrewk
Aurél Ponori Thewrewk en 2008
Aurél Ponori Thewrewk en 2008
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1921 (1921-05-02)
en Budapeŝto
Morto 8-an de oktobro 2014 (2014-10-08) (93-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Adam Ajtony Ponori Thewrewk
Parencoj Aurél Török
Okupo
Okupo astronomoesperantisto
vdr

Aurél Ponori Thewrewk [torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ponori Thewrewk Aurél estas hungara astronomo, esperantisto, membro de Hungaria Esperanto-Asocio. Lia avo estis Aurél Török.

Aurél Ponori Thewrewk

Aurél Ponori Thewrewk [1] Arkivigite je 2011-09-04 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de majo 1921 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Aurél Ponori Thewrewk frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Nagykanizsa, poste universitaton en Budapeŝto, kie li lernis precipe de Lipót Fejér, György Békésy, Rudolf Ortvay, László Detre. En 1944 li ricevis la diplomon, poste li tuj soldatiĝis, fine li estis militkaptito en Francio. Hejmenveninta li ekinstruis en faklernejo, krome li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. En 1951 li trovis laborlokon en fabriko. Baldaŭe li ofte prelegis pri astronomio. Li partoprenis en la hungara revolucio de 1956. En 1962 li eklaboris en redaktejo, kie li redaktis popularajn eldonaĵojn. En la sekva jaro li iĝis vicdirektoro observatorio (en 1975 jam direktoro), krome estrarano en la esperantista movado. Li pensiuliĝis en 1981, tamen li senĉese prelegas hungare kaj Esperante. Li okupiĝis precipe pri Luno, astronomiaj okazintaĵoj dum la historio kaj esperantaj fakvortoj. En 1988 li partoprenis en astronomia esplorvojaĝo al Egipto. Li ricevis premiojn inter 1981-2011.

Liaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • A Kheopsz piramisról 1943
  • Bibliai csodák (Bibliaj mirakloj), 1965
  • Élet más bolygókon 1968
  • Modern csillagászati világkép I. 1969, 1972, 1974
  • Modern csillagászati világkép II. 1972)
  • A betlehemi csillag 1982
  • Mi és a Világmindenség 1974
  • Modern csillagászati világkép III. 1975
  • Naptárunk története(Historio de nia kalendaro), 1982
  • Csillagászattörténet (Astronomiohistorio), 1988
  • Csillagok a Bibliában (Steloj en la Biblio), 1993
  • Meteor csillagászati évkönyv 1996
  • DIVINA ASTRONOMIA 2001
  • Hajnali Szép Csillag (Aŭrora bela stelo), 2003
  • Nyugatosok - Hadifogoly emlékezések 2004
  • A Nap Fiai(Filoj de la Suno), 2007
  • Az Ég Királynője (Reĝino de ĉielo), 2009
  • Bolygóistennő 2011
  • Bolygókirály (Planedoreĝo), 2013

Scienca Revuo[redakti | redakti fonton]

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]