Aurel Vlaicu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Aurel Vlaicu (apartigilo)
Aurel Vlaicu
Persona informo
NomoAurel Vlaicu
Dato de naskiĝo19-a de novembro 1882
NaskiĝlokoBinținți
Dato de morto13-a de septembro 1913
MortolokoBănești
Mortokialoaviadila akcidento [+]
Aĝo je morto30
Okupoj kaj profesioj
Okupoaviadisto
Geografio
ŜtatoRumanio
Lingvoj
Parolata lingvorumana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Aurel Vlaicu (naskiĝis la 19-an de novembro 1882 en Binținți, mortis la 13-an de septembro 1913 en Bănești) estis rumana aviadisto.

Vlaicu vizitis la gimnazion en Orăștie, abiturientiĝis en Sibiu kaj poste studis en Budapeŝto kaj Munkeno, kie li ricevis inĝenieran diplomon en 1907. Post laboro ĉe la uzinoj Opel en Rüsselsheim li en 1908 reiris al sia hejmloko kaj konstruis sian unuan flugmaŝinon ("Vlaicu 1"). En 1911 li konstruis duan flugmaŝinon ("Vlaicu 2"), per kiu li gajnis plurajn premiojn.

La 13-an de septembro 1913 li provis transflugi la Karpatojn kaj akcidentis proksime de Câmpina. Oni supozas, ke malgraŭ sia juneco (eĉ ne 31 jaroj) li suferis koratakon[1].

Aurel Vlaicu sur bankbileto

Lia naskiĝloko Binținți alprenis lian nomon por honori lin. Lian bildon montras la 50-leŭa bankbileto de 2006.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (1982) Personalități românești ale științelor naturii și tehnicii. București: Editura Științifică și Enciclopedică, p.  408.