Austin FX3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Austin FX3
modelo de aŭtomobilo
Produktanto Carbodies
Gepatra kompanio Austin
Produktkvanto 12 435 (1948-1958)
Dezajnisto Jim Stanfield
Motoro kaj transmisio
Motoro 2.2 l. benzina/poste dizela
Transmisio 4 meĥanikaj rapidumoj
Ĉasio kaj karoserio
Karoserio 4-seĝa taksio
Dimensioj
Longeco 14ft 5 1/4in
Larĝeco 5ft 7 1/2in
Modeloj
Antaŭa modelo Austin 12/4 LL Taksio
Sekvanta modelo Austin FX4
Aliaj modeloj FL1
vdr

La Austin FX3 estis taksio dezajnita por konformiĝi kun la "Kondiĉoj de Taŭgeco"[1] de Metropola Polico por Londonaj taksioj, sed estis uzata en aliaj urbegoj kaj urboj de Unuiĝinta Reĝlando. Ĝi estis mendita al Austin de taksi-komercisto Mann and Overton kaj konstruita fare de Carbodies en Coventry sur ĉasio provizita de Austin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua prototipo, la FX havis flank-valvan motoron de 1.8 litro kiu montriĝis neadekvata por la afero. La dua prototipo, la FX2 havis benzinmotoron de 1.8 litro, sed ĝi estis anstataŭigita de la tria versio, la FX3, kiu havis supra-valvan benzinmotoron de 2.2 litroj. Ekipita per tut-ŝtala karoserio el Carbodies la FX3 estis registrita kiel JN 842, kaj ĝi kaj la FX2 (registrita kiel JN 841) estis provtestitaj dum la somero de 1948. Ĝi estis anoncita en la "Commercial Motor Exhibition" la sekvan monaton de novembro kaj eniris en plenan produktadon en 1949.[2]

Sekvante la antaŭajn dezajnojn de Londonaj taksioj, la FX3 havas tradician 3-pordan karoserion, kun malferma platformo por pakaĵoj apud la ŝoforo. La FX3 estas ekipita per meĥanikaj bremsoj, movataj per stangoj, suspensioj kun elipsaj risortoj kaj enkorpigita hidraŭla krik-sistemo "Jackall". Kiel ĉiuj Londonaj taksioj, ĝi havas malgrandan turn-diametron de 25 ft (7.6m), kiel postulite de la "Kondiĉoj de Taŭgeco".

La benzinmotoro montriĝis tro multekosta por veturi kaj transformo al standarda dizelmotoro estis ofertita fare de taksi- kaj bus- posedantoj Birch Brothers de Kentish Town.[3] 3-litra motoro de Perkins estis ankaŭ ofertita kaj tiuj, same kiel premo al Mann and Overton instigis kompanion Austin konstrui sian propran dizelmotoron.[4] Tiu ĉi aperis en 1956 kaj rapide fariĝis la plej populara elekto por la FX3. La meĥanika transmisio de la FX3 havas kvar antaŭajn rapidumojn plus retrorapidumo, ĉiuj sinkronizitaj krom la unua. En 1957-1958 serio da prov-veturiloj kun aŭtomata transmisio estis fabrikitaj, el kiuj oni konas nur 2 kiuj pluekzistas.

Ekster Londono, taksi-kompanioj en urbegoj de Unuiĝinta Reĝlando kiel Manchester, Birmingham, Glasgovo kaj Liverpool veturigis FX3, ĉu nov-aĉetitajn aŭ malnovajn kiam ili estis retiritaj el servo en la ĉefurbo. Oni scias ke ekzempleroj de kvar-pordaj FX3 veturis en Manchester, kie, kune kun ĉiu alia loka aŭtoritato de Unuiĝinta Reĝlando ekster Londono[5] malsamaj taksi-licensaj reguloj estis leĝigitaj. Pluraj FX3 estis eksportitaj al Madrido, Hispanio kaj montriĝis sukcesaj. Provoj vendi ilin al Usono estis fiasko.

La FX3 estis populara modelo. El entuta kuna produkto de 12 435[6] FX3 kaj FL1 modeloj, 7 267[7] estis registritaj en Londono inter 1948 kaj la fino de produkto en 1958.

La FX3 estis anstataŭita en 1958 de la Austin FX4, sed daŭre restis uzata en Londono ĝis 1968. Multaj aliaj ekzempleroj veturis pli longe ekster Londono. Siavice, la FX4 ĉesis esti produktita en 1997 kaj estis anstataŭita de la serio TX1, TXII, TX4.

La Austin FX3 estas ankoraŭ priserĉata de kolektantoj kaj entuziasmuloj pri malnova Londona Transporto. Kelkaj Austin FX3 estis ekspeditaj al Usono kaj kontinenta Eŭropo fare de kolektantoj kaj amatoroj kaj por uzo kiel reklam-ikonoj.

Carbodies fariĝis parto de LTI (Manganese Bronze Holdings) kaj ekde 2010 estas konata sub la nomo "The London Taxi Company".

La lu-aŭto FL1[redakti | redakti fonton]

Estis ankaŭ farita lu-aŭta versio, la FL1, kiu havis kvar pordojn, antaŭan benkon, rapidŝanĝilon sur la stir-kolono kaj ombrel-forman tenilon de man-bremso. La du porokazaj seĝoj rigardis antaŭen. Tuj preta ĉasi-stirejo estis ankaŭ provizita al eksteraj karoseriistoj. Kelkaj ĉas-aŭtaj karoserioj (kun lignaj paneloj) estis faritaj, kiel ankaŭ porgazetaj aŭtoj por la tri Londonaj vesperaj ĵurnaloj, the Star, News kaj Standard. Nombro da ĉerkveturiloj estis ankaŭ muntitaj sur ĉasioj de FL1 fare de karoseriistoj kiel Simpson kaj Slater, Alpe kaj Saunders, Arthur Milliner kaj Woodall Nicholson.[8] Sendube la plej rimarkinda karoserio konstruita sur ĉasio de FX3 apartenis al la armena petrol-magnato Nubar Gulbenkjan. Konstruita fare de Londona karoseriisto FLM Panelcraft, ĝi estis malferm-stireja urba aŭto, kun kaleŝaj lampoj kaj vimena dekoracio ambaŭflanke. Ĝi laŭreputacie havis motoron de Rolls-Royce, sed tio ne estas certa.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dean Reader, A Pictorial History of the British Hearse, Classic Hearse Register 2008
  • (2012) Austin FX3, TAXIS du monde 30 (france). Altaya. (inkluzivas miniaturon laŭ skalo 1/43)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Conditions of Fitness
  2. Public Carriage Office archives
  3. Birch family private archive
  4. Overton family private documents
  5. Town Police Clauses Act 1847
  6. Society of Motor Manufacturers and Traders production figures
  7. Mann and Overton sales records
  8. A Pictorial history of the British Hearse

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Videoj[redakti | redakti fonton]