Auxerre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Auxerre
esperante: Aŭsero [1]
komunumo
Bordoj de la rivero Yonne
Blazono
Lando Francio Francio
Regiono Burgonjo
Departemento Yonne
Arondismento Auxerre ĉefurbo
Kantonoj
Riveroj Yonne, Canal du Nivernais
Koordinatoj 47° 47′ 55″ N 3° 34′ 2″ O / 47.79861 °N, 3.56722 °O / 47.79861; 3.56722 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 217 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 93 m s. m.
Areo 49,95 km² (4 995 ha)
Loĝantaro 35 096 (2012)
Denseco 702,62 loĝ./km²
Urbestro Guy Ferez
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 89000
INSEE 89024
Situo de Auxerre en Francio
Situo de Auxerre en Francio
Situo de Auxerre en Francio
Situo de Auxerre enkadre de Yonne
Situo de Auxerre enkadre de Yonne
Situo de Auxerre enkadre de Yonne
Vikimedia Komunejo: Auxerre
Retpaĝo: www.auxerre.com

Auxerre (prononcu [oser]; latine: AutissiodorumAutessiodorum) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Yonne kaj en la regiono Burgonjo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento.

La loĝantojn de Auxerre oni nomigas Auxerrois ([oserŭa]). La urbo havas proksimume 38.000 loĝantojn, sed la tuta urba areo havas pli ol 85.000.

Geografio

Auxerre situas sur la du bordoj de la rivero Yonne.

Klimato

La klimato estas mezvarma, kvankam fridegaj aŭ varmegaj tagoj povas okazi. La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 657 mm. La averaĝa ĉiujara sunumado estas 1757 horoj. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 10,8 °C.

Historio

Sankta Patriko iĝis tie episkopon kaj elektis sian nomon Patricius.

Vidindaĵoj

Alveno

  • trajne: haltejo de SNCF
  • aŭtomobile: per aŭtoŝoseo A6

Akvovojoj

En Auxerre komenciĝas la Canal du Nivernais, kanalo kiu ligas la riveron Yonne kun la rivero Luaro (Loire). Kelkaj kilometroj norde estas la eliro de la Burgonja Kanalo (Canal de Bourgogne), kiu iras de Diĵono (Dijon) al la riveroj Saône kaj Rhône kaj ligas la regionon kun la mediteranea maro.

La Canal du Nivernais atingas la riveron Saône en Chalon-sur-Saône ankaŭ per la Flanka Kanalo de la Luaro (Canal latéral à la Loire).

La kanaloj ne plu estas uzataj por komercaj celoj. Ili iĝis ŝatata regiono por turismaj boatoj.

Famuloj

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Laŭ Esperanta mapo de Eŭropa franclingvio

Eksteraj ligiloj

Oficiala TTT-ejo

Strato en Auxerre